Xi Jinping interparolis kun indonezia nove elektita prezidento Prabovo Subianto
Mirinda Publikigita: 2024-04-01 22:33:16

Lunde posttagmeze en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun indonezia nove elektita prezidento Prabovo Subianto.

Xi gratulis Prabovo pro elektiĝo kiel indonezia prezidento kaj petis lin transdoni sinceran saluton kaj bondeziron al prezidento Joko Widodo. Xi diris, ke en la pasinta jardeko, li kaj prezidento Widodo kune gvidis la rilatojn inter la du landoj rapide disvolviĝi en ĉiuj flankoj kun akiritaj riĉaj fruktoj, kaj ke la Jakarta–Bandunga Altrapida Fervojo estas ora ŝildo de altkvalita kunlaboro inter la du landoj kaj la ĉina-indonezia rilateco eniris novan periodon de kuna konstruado de komunumo kun komuna estonteco. Li diris, ke Ĉinio rigardas siajn rilatojn kun Indonezio el strategia nivelo kaj longdaŭra punkto, volas profundigi ĉiuflankan strategian kunlaboron, konstrui ĉina-indonezian komunumon de komuna estonteco kun influpovo regiona kaj tutmonda, por alporti pliajn profitojn al la du popoloj kaj fari pozitivajn kontribuojn por regiona kaj monda paco, stabileco kaj prospero.

Xi akcentis, ke en la pasinteco, la du landoj ĉiam subtenis unu la alian pri nacia sendependiĝo kaj landa konstruado kaj en estonteco, la du landoj devas solidiĝi sincere por krei ekzemplon de reciproka profito kaj kuna gajno, montrilon de kuna disvolvo kaj pioniron de suda-suda kunlaboro. La du flankoj devas firme iri sur la disvolvan vojon konforme al propraj naciaj kondiĉoj, firme subteni unu la alian en protekto de suverenco, sekureco kaj disvolvaj interesoj kaj kompreni kaj subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al kerna intereso kaj gravaj zorgoj. 

Xi diris, ke Ĉinio volas labori kun Indonezio por protekti solidarecon kaj centran pozicion de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, protekti la regionan kadron malferman kaj inkluziveman kaj konstrui pli striktan komunumon kun komuna estonteco por Ĉinio kaj la asocio. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree