Ĉinio urĝas Filipinojn solvi disputojn de Suda Ĉina Maro per dialogo
Yu Publikigita: 2024-04-04 15:45:57

Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin diris merkrede, ke Ĉinio denove urĝas Filipinojn respekti la faktojn kaj reveni al la ĝusta vojo de konvena traktado kaj solvado de disputoj per dialogo kaj konsiliĝo kiel eble plej baldaŭ.



Responde al demando pri malferma letero de filipina ministro pri defendo Gilberto Teodoro Jr., Wang diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke Filipinoj ĉiam akuzas Ĉinion pri "timigo al malgrandaj landoj sen mencio pri filipina okupado kaj invado de ĉina teritorio en la insularo Nansha. Tio estas vera propaganda "kaptilo".

"Pri la demando de la rifo Ren'ai, estas ne la grandeco, sed la konduto de lando, kiu decidas, kiu pravas kaj kiu eraras," Wang diris.

Li atentigis, ke ĝuste post kiam Filipinoj intence grundigis sian militŝipon sur la rifo Ren'ai en 1999, kio serioze atencis la suverenecon de Ĉinio, Ĉinio faris demarŝojn al Filipinoj, kaj Filipinoj promesis forpreni la militŝipon plurfoje. Altranga oficialulo de la filipina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj klarigis, ke Filipinoj havas neniun intencon starigi ajnan instalaĵon sur la rifo Ren'ai kaj ĝi ne volas esti nek estos la unua lando malobservanta la Deklaracion pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro.

"Sed 25 jarojn poste, Filipinoj ne plenumis sian promeson forpreni la militŝipon, sed eĉ intencis sendi konstruajn materialojn por grandskala riparado kaj plifortigo de la militŝipo por starigi ĉiamajn konstruaĵojn sur la rifo Ren'ai," Wang diris.

Wang emfazis, ke Ĉinio kaj membroj de ASOAL delonge sin devontigis al traktado kaj solvado de disputoj per dialogo kaj konsiliĝo inter la ŝtatoj rekte implikitaj, kaj kunlaboris por kune konservi pacon kaj stabilecon en la Suda Ĉina Maro, kaj pro tio la situacio estas ĝenerale stabila.

"Ni denove urĝas Filipinojn respekti la faktojn kaj observi koncernajn komprenojn inter la du flankoj kaj kondiĉojn de la Deklaracio pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro, sekvi konsentojn atingitajn inter Ĉinio kaj membroj de ASOAL, kaj reveni al la ĝusta vojo de traktado kaj solvado de disputoj per dialogo kaj konsiliĝo kiel eble plej rapide," diris Wang.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree