Wang Yi interparolis kun orient-timora ministro pri eksterlandaj aferoj
Mirinda Publikigita: 2024-04-04 20:55:27

Ĵaŭde en Guangxi, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, Wang Yi interparolis kun orient-timora ministro pri eksterlandaj aferoj Bendito dos Santos Freitas. 

Wang diris, ke Ĉinio estas la lando, kiu la unua agnoskis sendependecon de Orienta-Timoro kaj starigis diplomatiajn rilatojn kun ĝi. En la pasinta septembro, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj orient-timora ĉefministro José Alexandre Gusmão kune deklaris altigi la rilatojn inter la du landoj al ampleksa strategia partnereco, realigante historian transiron de la duflankaj rilatoj. 

La du flankoj devas daŭrigi la bonan tradicion de reciproka konfido kaj kungajna kunlaboro, efektivigi gravajn konsentojn atingitajn de la du ŝtatestroj kaj kune antaŭenigi altigon de kvalito kaj nivelo de ampleksa strategia partnereco. 

Benito transdiris sinceran saluton de prezidento Jose Ramos Horta kaj ĉefministro José Alexandre Gusmão al prezidanto Xi Jinping. Li atendis kune efektivigi konsentojn de la du ŝtatestroj kun la ĉina flanko, fortigi kunlaboron en ekonomio, teknologio, agrikulturo, investo kaj homaj resursoj, antaŭenigi efektivigon de kelkaj projektoj kadre de la iniciato Zono kaj Vojo kaj atigi pli grandan disvolviĝon de la ampleksa strategia partnereco. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree