Ĉina komerca grupo akuzas EU pri ekonomia truddevigo kontraŭ ĉinaj firmaoj
Yu Publikigita: 2024-04-04 17:01:48

La Ĉina Komerca Ĉambro al la Eŭropa Unio merkrede kondamnis la Eŭropan Union pro uzo de nova regularo pri eksterlanda subvencio kiel ilo de ekonomia truddevigo.

La akuzo estis farita post kiam la Eŭropa Komisiono ekigis du profundajn enketojn celantajn ĉinajn sunenergiajn kompaniojn partoprenantajn en la publika aĉetado por rumana projekto de fotovoltaa parko.

"Ĝis nun la Eŭropa Komisiono komencis tri profundajn enketojn de la regularo pri eksterlanda subvencio, ĉiuj celantaj ĉinajn entreprenojn," la Ĉina Komerca Ĉambro al la EU deklaris, esprimante gravajn zorgojn pri la enketoj.

La Ĉina Komerca Ĉambro al la EU kun sidejo en Bruselo reprezentas pli ol 1 000 ĉinajn kompaniojn funkciantajn tra EU, kun ĉambroj en pluraj membroŝtatoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree