Interparolis ĉina kaj laosa ministroj pri eksterlandaj aferoj
Yu Publikigita: 2024-04-04 16:41:05

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi interparolis kun laosa vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Saleumxay Kommasith en la ĉina urbo Nanning merkrede.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke Ĉinio kaj Laoso estas bonaj kamaradoj, bonaj fratoj kaj bonaj partneroj, kiuj kunhavas komunan estontecon kaj komunan disvolviĝon, kaj ke la duflankaj rilatoj ĉiam subtenis bonan tendencon de disvolviĝo.

Wang diris, ke ĉi tiu jaro markas la 15an datrevenon de la starigo de la ĉina-laosa ampleksa strategia kunlabora partnereco, kaj ke Ĉinio pretas labori kun Laoso por efektivigi la strategian konsenton atingitan de la plej altaj gvidantoj de la du partioj kaj la du landoj, antaŭenpuŝi la konstruadon de la ĉina-laosa komunumo kun komuna estonteco por pli da efektivaj rezultoj, plene subteni Laoson kiel la deĵorantan prezidanton de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL), riĉigi konotacion de la komunumo de komuna estonteco inter Ĉinio kaj ASOAL, kaj kune gardi regionan pacon kaj disvolviĝon.

Saleumxay Kommasith diris, ke Laoso firme sekvas la politikon de unu Ĉinio kaj firme subtenas la pozicion de Ĉinio pri demandoj rilataj al Honkongo kaj Xinjiang, kaj ke lia lando laboros kun Ĉinio por efektivigi la novan version de la agadplano pri konstruado de laosa-ĉina komunumo kun komuna estonteco, antaŭenigi la laosa-ĉinan fervojon por atingi pli grandan ekonomian efikon, plifortigi kunlaboron pri energio, agrikultura turismo kaj aliaj kampoj kaj kune bati translandajn krimojn. Li aldonis, ke kiel la deĵoranta prezidanto de ASOAL, Laoso strikte komunikiĝos kaj kunlaboros kun Ĉinio por kune progresigi la orient-azian kunlaboron.

La du flankoj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri la Suda Ĉina Maro kaj aliaj demandoj de komuna zorgo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree