La 4an de aprilo, ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al Myriam Spiteri Debono, nova prezidentino de Malto.
Xi diris, ke dum 52 jaroj post starigo de diplomatiaj rilatoj, Ĉinio kaj Malto ĉiam respektis unu la alian, egale traktis sin reciproke kaj subtenis unu la alian pri demandoj rilataj al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj kaj akiris riĉajn atingojn en ,kunlaboro ekonomia, komerca, investa, kultura, eduka, medicina kaj sanzorga. Li diris, ke li donas grandan atenton al disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Malto kaj volas labori kun prezidentino por transdoni la tradician amikecon, profundigi pragmatan kunlaboron kaj antaŭenigi la rilatojn por nova progreso kaj profitigi la du popolojn.