Ĉu revivigo per AI rompis limon inter vivo kaj morto?
Mirinda Publikigita: 2024-04-11 22:17:47

Ĉu vi uzos la kapablon, se vi havos povon revivigi ian ajn forpasinton? Revivigo per artefarita intelekto iam aperis en la sciencfikcia televida teatraĵo “Black Mirror”(Nigra Spegulo) de Britio, la ĉefrolino, per granda datumaro lasita de la forpasinta amanto en la sociala mediato, revivigis la amanton en la formo de AI. En ĉina filmo “Vaganta Terglobo II”, la sciencisto uzis kvantumkomputilon por havigi al sia mortinta filino ciferecan vivon. Nun tiuj scenoj jam aperis en novaĵoj, do “ĉu vi faros aŭ ne faros” jam estas etika malfacilo kun tekniko. 

Lastatempe kelkaj forpasintaj ĉinaj famuloj estis revivigitaj per AI. Ili aperis en videoj kaj rakontis sian sopiron al fascinatoj, kio vere kortuŝis la fascinatojn. Tia ago estis tamen oponita de iliaj familianoj kaj aliaj, kiuj kritikis, ke tio intencis gajni profiton utiligante la forpasintojn kaj samtempe seriozigis ilian doloron kaj malĝojon. Cetere senpermesa uzo de figuroj de forpasintoj eble kaŭzos atencon al rajtoj. Aliflanke subtenantoj opinias, ke “revivigo per AI” povas servi kiel ilo por esprimi la sopiron. 

En iuj elektrokomercaj platformoj jam aperis servoj por “revivigi” la forpasintajn parencojn per AI. Kun datumoj de fotoj, videoj kaj voĉo de forpasintoj, la komercisto povas aperigi al vi “vivantajn” familianojn kaj amantojn, kiuj eĉ “povas” paroli. Tio iagrade kvietigis nian koron el doloro, tamen samtempe dronigis nin en la fikcian mondon. Estas pripensinde, ĉu la datumoj donitaj al AI estos misuzataj por fabriki mensogojn kaj falsajn informojn. 

Estas kompreneble, ke etika rezulto de uzo de AI absolute ne estas resumata simple per teknika misuzo. Kun rapida progreso de novaj teknologioj, AI jam malklarigis la limon inter la realo kaj la fikcio, ĉu tio alportos veran feliĉon? Ĉu AI malkaŝos la privatajn informojn kiam ĝi estas pli precize trejnata? Ĉu ĝia decido konformas al la morala kaj leĝa normoj? Ĉu ĝi respektas la homajn rajtojn? Ni devas pripensi tiujn demandojn. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree