En Ĉeĥio, ĉinaj kaj ĉeĥaj kuracistoj heredas miljaran saĝon de tradicia ĉina medicino, helpante ĉeĥajn pacientojn forpeli siajn malsanojn. Samtempe ankaŭ muzikistoj el Ĉeĥio tuŝas la korojn de ĉinaj studentoj per bela klasika muziko. Multnombraj rakontoj pri interŝanĝo kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Ĉeĥio disvolviĝas paralele kaj reflektas unu la alian, kiel folioj de la arbo de amikeco inter la du landoj.