Antikva ĉina pentraĵo fariĝis tre vivovera per diĝita teknologio
Ĝoja Publikigita: 2024-04-24 08:58:49

La konstruado de Miljara Urba Parko en Kaifeng-urbo, Henan-provinco, baziĝas sur la fama antikva pentraĵo "Laŭ la Rivero Dum la Qingming-Festivalo", kiu priskribis vivon dum la Norda Song-dinastio (960 – 1127). La grandskala historia kaj kultura parko servas kiel viva kopio de la epoko, prezentanta la antikvan arkitekturon kaj kulturon al la moderna mondo.

Malfermiĝinta al la publiko en 1998, la parko areas pli ol 40 hektarojn kaj tie troviĝas multaj belaj vidindaĵoj, ekzemple unu el la ĉina dek famaj antikvaj pontoj, la Ĉielarka Ponto, kaj murpentraĵo de la Qingming-Festivalo ĉe la rivero kaj Kisa Nuba Pavilono.

La parko per moderna teknologio konstruis kupolan teatron por prezenti la majstraĵon de Zhang Zeduan "Laŭ la Rivero Dum la Qingming-Festivalo". Uzinte la plej freŝan diĝitan teknologion, la antikva artaĵo estas prezentita sur la 12-metra-diametra sfera IMAX-ekrano. La tuta ekrano havas panoraman prezentadon kun 3D-efiko por krei la senton al vizitantoj, ke ĝajne ili estu en la loko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree