De “Tucidida Kaptilo” al “Homoj de Wu kaj Yue estas en sama boato”
Qiujieming Publikigita: 2024-04-24 19:18:07

Antaŭ pli ol 2 000 jaroj, la antikva greka historiisto Tucidido donis “diagnozon” pri la Peloponeza Milito: Kio igis la militon neevitebla estis la leviĝo de Ateno kaj la timo, kiun ĝi alportis al Sparto.

En 2017 Graham Allison, profesoro de la universitato Harvard, metis la nocion “Tucidida Kaptilo”, substrekante ke emerĝantaj potencoj neeviteble defios la statuson de starigitaj potencoj, kaj starigitaj potencoj neeviteble prenos rimedojn por reteni kaj subpremi ilin. Konfliktoj kaj eĉ militoj estas neeviteblaj, reflektante la rialtojn de nulsuma-ludo inter la du flankoj. Antaŭ nelonge, Graham Allison citis fragmenton el antikva ĉina libro: “Wu kaj Yue estis najbaraj ŝtatoj, kiuj estis malamikaj unu al la alia. Foje, kiam homoj de Wu kaj Yue veturis en sama boato, ili renkontis ventegon. Tiam ili helpis unu aliajn, kiel fratoj, por sin savi.”  Surbaze de la aludo de “Homoj de Wu kaj Yue estas en la sama boato” Allison substrekis, ke kvankam ambaŭ partioj havas malnovajn plendojn, ili povas helpi unu la alian kiam ili renkontas problemojn. Per la tradicia ĉina kultura penso Ĉinio kaj Usono devas esti interdependaj, disvolviĝi kune kaj unuanime respondi al tutmondaj defioj.

El la perspektivo de Ĉinio, ne ekzistas “Tucidida Kaptilo” en la mondo. Tamen, ripetaj strategiaj misjuĝoj inter gravaj potencoj povas krei “Tucididan Kaptilon” por ili mem. Ĉi tio estas la Edipo-efiko en psikologio. Ĝi ankaŭ signifas eviti la tiel nomatan “Tucididan Kaptilon” unue rompante la Edipo-efikon. Tial, la koncepto de komunumo kun komuna estonteco por la homaro liveras solvon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree