Kiam verdo renkontiĝas kun aŭto: Neignorebla defio
Qiujieming Publikigita: 2024-04-26 19:49:29

Lastatempe, Bloomberg raportis, ke Mercedes-Benz forlasos sian planon de plena elektrigo en 2030, kaj la Volkswagen-fabriko en Wolfsburg, Germanio, anoncis ke ĝi ĉesigos produktadon de sia malgranda elektra aŭto ID3. Novenergiaj veturiloj de Ĉinio, kiel nova ludanto en la eŭropa merkato, kiuj ĵus aperis, alfrontis pli grandajn defiojn ol tiuj de lokaj eŭropaj aŭtokompanioj.

Ĉinaj novenergiaj veturiloj certe alfrontas defiojn, kiam ili eniras la eŭropan merkaton, kiel ekz. sekurecaj problemoj, ŝargaj infrastrukturaj problemoj, normalaj sistemo-funkciadoj, kaj prizorgado kaj riparado de la reto.

En februaro ĉi-jare, Ĉinio publikigis politikojn por instigi fabrikantojn de novenergiaj veturiloj plivastigi eksterlandan komercon. Specifaj rimedoj inkluzivas instigi kompaniojn, starigi esplorajn kaj disvolvajn centrojn eksterlande, kaj kuraĝigi aŭtokompaniojn kaj ŝipkompaniojn integri transmarajn stokajn kaj loĝistikajn entreprenojn. Aŭtokompanioj ankaŭ solvis loĝistikajn problemojn mendante specialajn transportŝipojn kaj starigante partoj-stokejojn.

Fakte, por konsumantoj, la pli granda zorgo estas, ke la subvencioj de eŭropaj registaroj por novenergiaj veturiloj daŭre malpliiĝas, kaj rilataj ŝargaj instalaĵoj ankoraŭ estas nekompletaj. Laŭ datumoj de la Eŭropa Asocio de Fabrikantoj de Aŭtomobiloj, eŭropaj aŭtoj-vendoj en marto estis 1,38 milionoj da veturiloj, malkreskante je 2,8% kompare kun la sama periodo de la antaŭa jaro, el kiuj puraj elektraj veturiloj malpliiĝis je 11%.

Solvi dolorpunktojn kaj malfacilaĵojn de konsumantoj estas la movforto por entreprena disvolviĝo kaj prospero. Kun la vekiĝo de ekologia konscio inter konsumantoj en diversaj landoj kaj la maturiĝo de la teknologio de novenergiaj veturiloj, iom post iom solviĝas iuj problemoj, kiuj limigas la disvolviĝon de novaj energiaj veturiloj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree