Komenciĝis Sezono de Ĉinaj Filmoj en Hungario
Pluveta Publikigita: 2024-04-29 21:04:32

La 29an de aprilo antaŭ la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Hungario, komenciĝis la Sezono de Ĉinaj Filmoj en Budapeŝto, la ĉefurbo de Hungario. La okazaĵo estis organizita de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) kaj hungara televido ATV. Pli ol dek filmoj produktitaj de ĈKG estos elsenditaj de hungaraj amaskomunikiloj, prezentante la viglecon de Ĉinio en la nova epoko per interesaj rakontoj pri la amikaj interŝanĝoj inter la du popoloj kaj esprimante la belan vizion de reciproka kompreno kaj lernado kaj kungajna kunlaboro.

Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de ĈKG, hungara eksĉefministro Medgyessy Péter, ĉina ambasadoro al Hungario Gong Tao kaj ĝenerala direktoro de hungara amaskomunikilo ATV, Kovács Tamás, faris videajn parolojn en la ceremonio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree