Malpermesita Urbo renkontas Palacon de Versajlo sur trakultura vojaĝo
Ĝoja Publikigita: 2024-05-01 08:57:18

La jaro 2024 markas la 60-an datrevenon de la establigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, tial la Malpermesita Urbo en Pekino kaj la Palaco de Versajlo en Parizo komune celebras kulturajn interŝanĝojn kaj historiajn rilatojn per okazigo de mirinda ekspozicio en la Muzeo de Imperiestra Palaco en Pekino.

Estas prezentataj totale 200 elegantaj kulturaj restaĵoj, inkluzive de relikvoj atestantaj interagojn inter Kangxi, la imperiestro de ĉina Qing-dinastio (1644 – 1911), kaj Louis Dekkvara, la reĝo de Francio, ankaŭ laŭmende faritaj objektoj en la Qianlong-a periodo de la Qing-dinastio.

Kiel eminentaj reprezentantoj de la civilizacioj orienta kaj okcidenta, Ĉinio kaj Francio havas longtempan historion de kulturaj interŝanĝoj malgraŭ granda geografia distanco inter ili.

Ambaŭ la Malpermesita Urbo kaj la Palaco de Versajlo servis kiel politikaj kaj kulturaj centroj influantaj la mondan tendencon. Hodiaŭ ili ekzistas respektive kiel simboloj de landaj historioj kaj kulturoj kaj enkorpigas siajn unikajn tradiciojn kaj spiritajn kvalitojn.

Estas rimarkinde, ke la arkivejo de la franca Ministerio de Eksterlandaj Aferoj konservis propramane skribitan leteron de Louis Dekkvara al imperiestro Kangxi en 1688, kiu substrekis la historian ligon inter Ĉinio kaj Francio. Kvankam la letero ne atingis Kangxi, tamen li vere ricervis mirindan donacon el Louis Dekkvara, komplekse faritan oritan bronzan poŝhorloĝon.

Dum la regado de Kangxi, ĉina komisiis mendojn al okcidentaj marĉandistoj en Kantono. Furoris tiu ĉi agmaniero en la Qianlong-periodo, kaj Francio fariĝis unu el la plej viglaj partneroj de la komerco. La grandnombra kolekto de francaj kulturaj objektoj en la qing-dinastia kortego pruvis la vastecon de la interŝanĝoj kaj hodiaŭ ankoraŭ videblas la restaĵoj en haloj de la Palaco de Versajlo.

La ekspozicio daŭras ĝis la 30-a de junio de 2024.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree