Vespere de la 4a de majo, en malfermo de la Kuba Turisma Festo 2024, kuba ministro pri turismo Juan Carlos Garcia deklaris senvizan permeson al ĉinaj civitanoj kun ordinaraj pasportoj. Li samtempe deklaris, ke Ĉinio servos kiel ĉefa gastalando de la Kuba Turisma Festo 2025 kaj a rekta fluglinio inter Ĉinio kaj Kubo estos restarigata en la 17a de majo.