Xi Jinping faris skriban parolon en franca flughaveno Orly
Pluveta Publikigita: 2024-05-05 22:54:56

Jen la teksto de la skriba parolo de Xi Jinping:

Invitite de franca prezidento Emmanuel Macron, mi ĝojas komenci mian trian ŝtatviziton al la Franca Respubliko. En 2014 kaj 2019, mi vizitis Francion dufoje en printempo por festi la 50-an kaj 55-an datrevenojn de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio kun la franca popolo. Okaze de la 60-a datreveno de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, mi refoje metis piedon sur la belan Francion kaj sentis min tre intima. Nome de la ĉina registaro kaj popolo, mi ŝatus profiti ĉi tiun okazon por transdoni miajn sincerajn salutojn kaj bondezirojn al la franca registaro kaj la franca popolo.

Kiel gravaj reprezentantoj de orienta kaj okcidenta civilizacioj, Ĉinio kaj Francio longe admiras kaj altiras unu la alian. Francaj klerismopensuloj komencis studi la ĉinan kulturon tre frue, kaj la ĉina popolo ankaŭ konas francajn kulturajn gigantojn kiel Voltaire, Diderot, Hugo kaj Balzac. Antaŭ sesdek jaroj Ĉinio kaj Francio trarompis la barojn de la Malvarma Milito kaj establis diplomatiajn rilatojn je la ambasadora nivelo. Dum la lastaj 60 jaroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio ĉiam estis ĉe la fronto de la rilatoj de Ĉinio kun okcidentaj landoj, donante ekzemplon al la internacia komunumo de paca kunekzisto kaj kungajna kunlaboro inter la landoj kun malsamaj sociaj sistemoj.

Klaku la ligilon por la tuta parolo.

https://news.cgtn.com/news/2024-05-05/President-Xi-China-France-ties-are-model-of-win-win-cooperation-1tmyQ90YeRO/p.html

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree