Posttagmeze de la 5a de majo laŭ la loka tempo, ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Parizon per speciala aviadilo por ŝtata vizito al Francio.
Antaŭ tio, prezidanto Xi jam multfoje renkontiĝis kun prezidento Macron. Li diris, ke post starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, la rilatoj inter la du landoj kreis multajn “unuojn” kaj akiris riĉajn fruktojn, kio ne nur profitigis la du popolojn, sed ankaŭ ludas gravan rolon por protekti pacon kaj stabilecon de la mondo kaj akceli mondan multpolarizon kaj demokratiigon de la internaciaj rilatoj.