Kune vojaĝu malproksimen! Okazis en Budapeŝto kultura aktiveco por festi 75an datrevenon de starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Hungario.
Shanshan Publikigita: 2024-05-09 09:22:33

Okaze de la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Hungario, la 8-an de majo laŭ la loka tempo en Budapeŝto, Ĉina Komunikila Grupo kaj la Fondaĵo de Hungara Media Subteno kaj Administrado de Posedaĵoj okazigis la ceremonion nomatan "Ĉina-Hungara Amikeco Daŭre Verkos Novan Ĉapitron", tio estas celebra aktiveco de kultura interŝanĝo por festi la 75-an datrevenon de starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Hungario. La du flankoj lanĉis diversajn projektojn kiel la elsendo de "Oportuneco de Ĉinio" en Hungario kaj kunproduktado de dokumentaj filmoj, kaj faros kunlaboron kun la Franz Liszt Akademio de Muziko.

Eksa prezidento de Hungario Pál Schmitt ĉeestis la aranĝon kaj faris parolon. Eksa ĉefministro de Hungario Péter Medgyessy faris videoparolon. Shen Haixiong, vicministro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de KPĈ kaj Ĝenerala Direktoro de Ĉina Komunikila Grupo, Dániel Papp, Prezidanto de la Fondaĵo de Hungara Media Subteno kaj Administrado de Posedaĵoj, kaj Boglárka Illés, ŝtatafera sekretario de la hungara Ministerio pri Eksteraj Aferoj kaj Financaj Aferoj faris parolojn ĉe la aktiveco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree