Rakontoj pri heredado de familia stilo
Mirinda Publikigita: 2024-05-12 15:22:16

La gepatroj de Xi Jinping 

Junie de 1953 Xi Jinping naskiĝis en revolucia familio, kiu tre atentas familian edukon kaj familian stilon. Lia patrino diris, ke se la gefiloj havos problemon, tio estas neevidebla respondo de la gepatroj. 

Xi Jinping de infaneco ofte vestis vestojn kaj ŝuojn eluzitajn de la fratinoj. Antaŭ ol plenumi 16 jariĝon, li forlasis la hejmon kaj labori en nordokcidenta landparto. Post kiam li servis kiel estro lia patrino aparte postulis al aliaj siaj gefiloj ne sin dediĉi al komercaj aktivadoj ene de la sfero regata de Xi. En 2001 pro okupiteco de laboro, Xi ne ĉeestis la naskiĝtagan ceremonion de sia patro nek akompanis la gepatrojn pasigi la tradician feston la Printempa Festo. Lia patrino Qi Xin tre ĝojis pro tio kaj opinias, ke diligenta laboro estas la plej granda repago al la gepatroj.  

Pasis jaroj, Xi ĉiam firme memoras la instruadon de la gepatroj. Li ofte diris, ke servi por la popolo honeste kaj juste estas la esenco de la membroj de la KPĈ kaj ni devas teni tiun esencon. 

Juna Xi kun familianoj kaj patrino 

Influate de la familio, la vivo de Xi estas tre simpla. Same kiel la gepatroj, li ankaŭ severe postulas al siaj famlianoj. Lia filino nomiĝas Mingze, kiu signifas “homo pura kaj utila por la socio”, laŭ espero de Xi kaj lia edzino. 

Elitirinte forton el la gepatroj, Xi klopodas por fariĝi homo pura kaj utila por la popolo. Li finance helpis malriĉan lernanton por lernado en sinsekvaj 12 jaroj kaj vizitis 8 fojojn kaj respondis liajn leterojn en kvin fojoj por subteni kaj stimuli tiu lernanton. Kiam li laboris en Ningde, li organizis konstruadon de ŝoseoj kaj hirogenaj centraloj por la vilaĝoj. Servinte kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio Xi postulis partiajn membrojn kaj funkciulojn rekte helpi malriĉulojn en la vilaĝoj kaj gvidis Ĉinion krei miraklon de redukto de malriĉeco en la historio de la homaro.  

Rakontoj manifestas heredadon kaj disvastigon de la familia stilo de la revolucia familio. 

Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan kaj liaj gepatroj

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree