Tagmeze de la 24-a de Majo 2024, mi kune kun aliaj membroj de Shandong-a Esperanto Klubo komforte veturis per superrapida trajno al la plaĉa urbo Yangzhou en la suda provinco Jiansu. Gvidis la grupon, kiu inkluzivis tri gestudentojn de la Esperanto-fako de Zaozhuang, instruisto Semio (Sun Mingxiao) kaj la juna prezidantino de la klubo, Hirundo (Zhang Yan). Nia celo estis partopreni en la “Seminario pri Esperanto kaj Grandkanala Kulturo”, organizita ĉe la Universitato de Yangzhou fare de Jiangsu-a Esperanto-Asocio, precipe en la persono de Longarko (Zhang Changsheng). Ĉe la urbo, riĉa je akvovojoj, pasas fakte la plej longa artefarita kanalo el la mondo, kiu estas en la listo de mondaj kulturaj heredaĵoj de UNESKO kaj kiu ĉi tie renkontiĝas kun la rivero Jangzio. De Pekino al Hangzhou en provinco Zhejiang ĝi iras ĉirkaŭ 1 800 kilometrojn kaj ekde la epoko Sui (581-616) ĝi estis dum jarcentoj la ĉefa vojo por varaj transportoj inter la nordo kaj la sudo de la lando, estigante riĉan kulturon kun buntaj popolaj kreaĵoj. Dum la dinastio Yuan (1271-1368), kiam vidis ĝin Marco Polo, ĝi plietendiĝis norde de Tianjin al Pekino. Malgraŭ la nuntempa ekzisto de pli rapidaj transport-manieroj, duone de ĝi estas ankoraŭ navigebla kaj ankaŭ Prezidanto Xi Jinping substrekis ĝian daŭran gravecon por la ekologiema kaj daŭripova progreso de Ĉinio.
Post bonveniga vespero kun remonaj lokaj manĝaĵoj, la oficala programo de la seminario plu daŭris en la mateno de la 25-a de Majo per grupa vizito de la “Muzeo de Granda Kanalo de Ĉinio”. En la impona konstruaĵo antikvaj restaĵoj de artoj kaj metioj laŭ la majesta akvovojo estas akompanataj de detalaj teknikaj klarigoj pri la inĝenieriaj atingoj necesaj por ĝia konstruado kaj funkciado. Posttagmeze ekis la prelega parto de la seminario, en kiu partoprenis ankaŭ lokaj fakuloj kaj universitat-nivelaj esploristoj pri la historio kaj disvolvaj perspektivoj de la Granda Kanalo. Malfermis la laborojn salutvortoj de Longarko nome de la organizantoj. Al ili sekvis interalie la salutoj de Ĉina Esperanto-Ligo, portitaj de la vicĝenerala sekretario Jian Liming, kaj tiuj de Universala Esperanto-Asocio (UEA), portitaj de estraranino Arko (Gong Xiaofeng). Mi salutis nome de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). De la Esperanta flanko rimarkindis la prelegoj de Terana (Yu Jianchao) pri la Granda Kanalo en Pekino kaj tiu de Semio pri la estantaj kaj estintaj Eo-asocioj laŭ ĝia fluo. Siaflanke, Zhao Jianping interese komparis la artefaritan akvovojon, kiu pace kunligis la kulturon de diversaj partoj de Ĉinio, kaj Esperanton kiel pontolingvon inter diversaj popoloj de la mondo. En la publiko estis multaj flue parolantaj esperantistoj, kiuj kunvenis el diversaj partoj de la lando kaj respondis per siaj trafaj komentoj al la prezentaĵoj. Temis fakte pri grava ŝanco montri ankaŭ al ne-esperantistaj fakuloj la utilon de Esperanto por disvastigi la konon pri kulturaj temoj inter interesataj homoj.
Post la komuna vespermanĝo en tradici-stila konstruaĵo proksime de kanalo, speciala malkovro estis vizito al la fama Shouxihu Gongyuan aŭ la Parko de la Svelta Okcidenta Lago, por distingi ĝian pli mallarĝan formon de la granda ronda lago de Hangzhou. Nokte, fakte, ĝi tute ŝanĝas sian vizaĝon, ĉar ludo de lumoj kreas veran fantasmagorion. Oni vidas la teo-trinkejojn, promenante tra la belaj arboj, same kiel dum la tago. Sed tra la purpuraj salikoj flugas papilioj, dum animacioj estas projekciitaj sur stuparojn kaj eĉ sur la efemeran ekranon faritan de akvoludoj meze de la lago. Certe indas sperti almenaŭ unufoje tiun revan mondon. Ĉar la parko troviĝas je piedira distanco de la kampuso de la Universitato de Yangzhou, en kiu ni loĝis, ankaŭ la reveno estis tute facila kaj ni havis sufiĉe da tempo por rekuperi niajn fortojn por la sekva tago.
Matene de la 26a de majo komenciĝis la sepa ĉeesta renkontiĝo de la vigla legogrupo pri Esperanto-literaturo gvidata de Arko en Wechat. Aparte brilis la prelegoj de Ardo (Hu Guopeng) kaj Yu Jianchao pri Marjorie Boulton kaj William Auld. La komuna legado de iliaj Rondeloj estas fakte unu el la ĉefaj nuntempaj projektoj de la grupo. Estis interesa ankaŭ la prezento de la riĉa filatelia kolekto de la Esperanto-Muzeo de Zaozhuang-Universitato fare de Hirundo. Ĝi inkluzivas interalie aŭtografan poŝtkarton de Zamenhof kaj raraj poŝtmarkoj de la Insulo de la Rozoj.
Ni devis reveni al Zaozhuang per vespera trajno, sed la literatura parto de la seminario pludaŭros en la venontaj tri tagoj, kiuj ankaŭ estos certe plenplenaj je kleraj prelegoj por krei pontojn kaj kanalojn inter kulturoj dank’ al la perado de Esperanto.