Lastatempe granda nombro da tibetaj antilopoj komencis sian jaran migradon por naski idojn. Inaj tibetaj antilopoj iras al Zhuonai-Lago en Hoh Xil por naski idojn, kaj poste revenos al sia origina vivejo kun siaj idoj. Naturprotekta laboruloj faros bonan laboron en monitorado kaj statistiko, kaj efektivigos efikajn rimedojn kiel patrol-savado kaj trafikkontrolo por certigi la sekurecon de la "altebenaĵaj elfoj". La tibeta antilopo estas unuaklasa protektata besto en Ĉinio.