La 29an de majo laŭ la loka tempo la Nacia Zoo de Smithsonian en Vaŝingtono, publikigis videon por oficiale deklari, ke la zoo bonvenigos du bebpandojn "Baoli" kaj "Qingbao" el Ĉinio en la fino de la kuranta jaro. La zoo ankaŭ okazigis gazetaran konferencon tiutage, anoncante la lanĉon de nova rondo de internacia esplorado pri protektado de grandaj pandoj kun Ĉinio.