Sentojn de ĉina popolo pri hejmo kaj lando en Drakboata Festo
Qiujieming Publikigita: 2024-06-01 17:14:13

La 10a de junio enkondukos unu el la ĉefaj tradiciaj festoj de Ĉinio, la Drakboata Festo. Kiam la festo alproksimiĝas, en Ĉinio komenciĝas diversaj aktivadoj. Inter ili, drakboata konkurso, kiu estis listigita kiel nacia nemateria kultura heredaĵo en 2011, estas la plej grava popola agado de tiu ĉi tradicia festo.

En Dao-gubernio, Hunan-provinco, centra Ĉinio, la tradicio de drakboata konkurso ekzistas de preskaŭ 1 000 jaroj. Antaŭ kaj post la festo, pli ol cent drakoboatoj prezentis konkurson kiel “akvan maratonon” ĉe la rivero Xiaoshui.

En la gubernio Dao, kvankam la plej multaj junuloj eliras por labori, kiom ajn ili iros, ili faros sian eblon por reveni antaŭ la Drakboata Festo por partopreni ĉi tiun kulturan agadon. Por ili, drakboata konkurso estas ne nur tradicia evento, sed ankaŭ la “drakboata spirito” defendi honoron kaj heredi historion kaj kulturon.

Nuntempe, drakboata konkurso eliris Ĉinion kaj estas tre popularaj internacie. Ĉe la Ruhr-rivero en Duisburgo, Germanio, ĉiujare okazas amuza drakboata konkuro antaŭ aŭ malantaŭ la Drakboata Festo, kun pli ol cent teamoj partoprenantaj, allogante milojn da homoj. Ĉe tiu ĉi grava stacio de ĉina-eŭropa kargotrajno, kiu simbolas la proksiman ekonomian ligon inter Ĉinio kaj Germanio kaj inter Ĉinio kaj Eŭropo. Homoj el Ĉinio kaj Germanio kune veturas la ondojn, diskutas kaj komunikas, kaj reasertas sian amikecon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree