Ĉina, Kirgiza kaj Uzbeka ŝtatestroj gratulas pri subskribo de interregistara interkonsento pri fervoja projekto
Pluveta Publikigita: 2024-06-06 21:20:28

La 6-an de junio okazis en Pekino la subskriba ceremonio de la interregistara interkonsento pri la fervoja projekto inter Ĉinio, Kirgizio kaj Uzbekio, ĉina prezidanto Xi Jinping, prezidento de Kirgizio Sadyr Nurgozhoevich Japarov, kaj prezidento de Uzbekio Shavkat Miromonovich Mirziyoyev faris videan gratulon pri la subskribo de la interkonsento.

Xi Jinping montris, ke la Ĉina-Kirgiza-Uzbeka Fervojo estas strategia projekto por la interligo de Ĉinio kun Centra Azio kaj elstara projekto por la kunlaboro inter la tri landoj en kuna konstruado de la "Zono kaj Vojo". La subskribo de la interregistara interkonsento inter la tri landoj liveros solidan juran bazon por la konstruado de la fervoja projekto de Ĉinio, Kirgizio kaj Uzbekio, markante, ke la ĉina-kirgiza-uzbeka fervojo fariĝas de vizio, pruvante al la internacia komunumo la firman decidon de la tri landoj kunlabori por antaŭenigi kunlaboron kaj serĉi disvolviĝon. Ĉinio volas kunlabori kun Kirgizio kaj Uzbekio por persistaj klopodoj fari preparojn por la lanĉo de projektokonstruado kaj konstrui tiun strategian kanalon, kiu profitigos la tri landojn kaj iliajn popolojn kaj akcelos la regionan ekonomian kaj socian disvolviĝon plifrue.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree