La "regno de fruktoj kaj legomoj" en Gobio
Pluveta Publikigita: 2024-06-18 17:42:14

Laŭ nia impreso, en la Gobio estas ofte arida kaj mankas akvo, sen herbo kreskanta. Kiel ni povas kultivi legomojn kaj fruktojn en tia Gobio? Lokaj homoj en la Gobo en Jiuquan, Gansu-provinco, esploris pli da eblecoj. Jiuquan havas malabundajn kultiveblajn terojn. Por pligrandigi pli da plantado-spaco, homoj profitis siajn sufiĉajn lum- kaj varmokondiĉojn por vigle disvolvi modernan instalaĵan agrikulturon, konstruis sunajn forcejojn, esploris sengrundan kultivadon kaj gut-irigaciajn teknologiojn kaj evoluigis inteligentan kontrolsistemon de ĉambra temperaturo, trarompante tradician agrikulturan manieron, kiu multe dependas de naturaj kondiĉoj kiel akvo kaj grundo. La kvarsezona produktado de ĉefaj fruktoj kaj legomoj estas realigita.

 Ĉina prezidanto Xi Jinping donas grandan gravecon al disvolvo de instalaĵa agrikulturo kaj pledas la starigon de diversforma proviza sistemo. Hodiaŭ, Jiuquan-urbo fariĝis la plej granda agrikultura produkta bazo de Ĉinio kun gobi-ekologiaj instalaĵoj, igante la Gobion kaj la dezerton "regno de fruktoj kaj legomoj". Ĝis la fino de 2022, la loka agrikultura areo atingis 170 000 akreojn (ĉirkaŭ 11 333 hektarojn), kun totala produktovaloro de 16 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 2,2 miliardoj da usonaj dolaroj).

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree