La hospitala ŝipo "Paca Arkeo" de la ĉina mararmeo ekveturas al misio
Pluveta Publikigita: 2024-06-19 10:16:41

Lastatempe, la hospitala ŝipo "Paca Arkeo" de la ĉina mararmeo ekveturis por plenumi la mision "Harmonia Misio-2024". Dum la misio, la ŝipo vizitos kaj liveros medicinajn servojn al 13 landoj, inkluzive de Sejŝeloj, Tanzanio, Madagaskaro, Mozambiko, Sud-Afriko kaj Angolo.

Ĉi tio estas la 10-a fojo, ke la "Paca Arkeo" plenumis la misiojn "Harmonia Misio", ekde kiam ĝi estis komisiita en 2008. La ŝipo plenumis humanajn medicinajn servojn eksterlande multfoje. Ĝi vizitis 45 landojn kaj regionojn, servis pli ol 290 000 homojn, faris pli ol 1 700 operaciojn kaj kovris totalan vojaĝon de pli ol 290 000 marmejloj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree