Protekti "feliĉon sur langopinto " per teknologio
Pluveta Publikigita: 2024-06-20 12:50:49

Surbaze de bioteknologio kaj bioindustrio, estonta nutraĵo disetendiĝas al pli riĉaj biologiaj resursoj kaj postulas kaloriojn kaj proteinojn de plantaĵoj, bestoj kaj mikroorganismoj. La Centro pri Estonta Nutraĵa Scienco situanta en la Universitato de Jiangnan okupiĝis pri esplorado de artefaritaj sintezitaj proteinoj sub la gvidado de profesoro Chen Jian ekde sia fondiĝo en 2019. Konsiderante la komunajn problemojn de planta proteino kiel malstreĉa strukturo kaj nesufiĉa nutrado, la centro evoluigis plantviandajn rizpastaĵojn, vegetaran viandon kaj aliajn produktojn, kiuj konformas al la konsumkutimoj de ĉinoj, kaj konstruis vegetarproteinan produktan linion kun produktado de 30 000 tunoj jare.

Ĉina prezidanto montris, ke la manĝbezonoj de homoj fariĝas pli diversaj. Oni devas ŝanĝi la konceptojn kaj disvolvi nutraĵajn resursojn ĉiuflanke. Laŭ datumoj de merkata esplororganizo MarketsandMarkets, la tutmonda vegetarvidanda merkato atingis 16 miliardojn da usonaj dolaroj en 2021, kaj estas atendita atingi 27,9 miliardojn da usonaj dolaroj ĝis 2025.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree