Posttagmeze ĵaŭde ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun usona prezidenta konsilisto pri nacia sekureco Jake Sullivan en la Granda Popola Halo en Pekino.
Prezidanto Xi akcentis, ke kiam Ĉinio kaj Usono, kiel du grandaj landoj, traktis unu la alian, la unua afero estas trovi ĝustan strategian percepton, kaj oni unue devas respondi la demandon, ĉu Ĉinio kaj Usono estas rivaloj aŭ partneroj. Li esperas, ke Usono iru en la sama direkto de Ĉinio, traktu Ĉinion kaj ĝian disvolviĝon kun pozitiva kaj racia sinteno, rigardu disvolviĝon de alia flanko kiel oportunon, sed ne defion, kaj trovu ĝustan kunekzistan vojon por la du landoj. Jake Sullivan reasertis pledojn de Usono por ”kvar neoj kaj unu neintenco” (tio estas la esprimo farita de Usono en la kunveno inter ĉina kaj usona gvidantoj en Balio en 2022: ne strebi al ŝanĝo de la ĉina reĝimo, ne al “nova malvarmmilito, ne al kontraŭstaro al Ĉinio per alianca plifortigo, ne al subteno al “tajvana sendependeco”, kun neintenco estigi konflikton kun Ĉinio), konsentis trakti unu la alian en egala maniero. Usono kaj Ĉinio devas pace kunekzisti en la Tero. Tiuj esprimoj estas pozitivaj.
La vizito de Sullivan celas fari novan ĉina-usonan strategian komunikadon. Tio estas alia grava rimedo por efektivigi interkonsentojn atingitajn de la du ŝtatestroj en San-Francisko. Laŭ oficiala informo de Ĉinio, la du flankoj faris malkaŝeman, esencan kaj konstruivan diskuton pri novaj interagoj inter la du ŝtatestroj lastatempe. Tio pruvis, ke la du flankoj volas kontroli diverĝojn kaj teni la rilatojn stabilaj. Analizo montras, ke antaŭ la vizito Sullivan jam klare esprimis sian starpunkton kaj volas averti Usonon praktike respekti kernajn interesojn de Ĉinio kaj ne konsumi la rilatojn ĉina-usonajn pro interna politika tagordo, por garantii la dulandajn rilatojn iri en stabila kaj antaŭvidebla direkto.
En pasintaj jaroj, Ĉinio ĉiam eligis la gravajn informojn: la Tero permesas kunekziston de Ĉinio kaj Usono, la du landoj estas sukcesaj kaj oportunaj unu por la alia, Ĉinio volas bone evoluigi la ĉina-usonajn rilatojn. Por tiu ĉi celo, prezidanto Xi prezentis, ke Ĉinio kaj Usono en la nova epoko devas persisti en tri principoj de respektiva respekto, paca kunekzisto kaj kunlaboro kaj kungajno, li alvokis kune kultivi kvin kolonojn de la ĉina-usonaj rilatoj. Estas videble, ke por trovi ĝustan kunekzistan vojon por Ĉinio kaj Usono, Ĉinio havas pozitivan volon kaj agan “vojmapon".
En ĉifoja ĉina-usona strategia komunikado, la ĉina flanko refoje akcentis serion da starpunktoj kaj pledoj por ĝuste trakti unu la alian. Montriĝas, ke “por teni ĝustan direkton de la dulandaj rilatoj, la ŝlosilo kuŝas en gvidado de la du ŝtatestroj”, “por eviti kontraŭstaron kaj konflikton inter Ĉinio kaj Usono, la ŝlosilo kuŝas en respekto de la tri Komunikaĵoj”, “por glate fari interagon, la ŝlosilo kuŝas en egala traktado unu al la alia”, “por stabile longdaŭre evoluigi la ĉina-usonajn rilatojn, la ŝlosilo kuŝas en solidigo de popola bazo”, “por realigi pacan kunekziston inter Ĉinio kaj Usono, la ŝlosilo kuŝas en establo de ĝusta percepto”. Tiuj kvin ŝlosiloj montras konscion pri ĝenerala situacio kaj racian penson de Ĉinio pri disvlvo de la ĉina-usonaj rilatoj.
La ekstera mondo rimarkis, ke ĉifoje Jake Sullivan reasertis pledojn de Usono por “kvar neoj kaj unu neintenco”, konsentis trakti unu la alian en egala maniero, kaj Usono kaj Ĉinio devas pace kunekzisti en la Tero. Tiuj esprimoj estas pozitivaj. Tamen la ŝlosilo estas ke Usono devas plenumi siajn promesojn kaj komplete forigi sian obstinan malsanon “paroli tiel sed agi alie”.
La maltrankvilo estis subtenata de la realo. Post la San-franciska Renkontiĝo inter la du ŝtatestroj, Usono unuflanke strebis al fortigo de komunikado kun Ĉinio kaj aliflanke klopode kaj eĉ forte malhelpi Ĉinion. Ekzemple ĝi invitis personojn de la tajvana instanco viziti Usonon, prenis rimedojn de doganimposta aldono, limigo de eksportado kaj ekzameno de investo de Ĉinio, partiece intervenis en disputoj inter Ĉinio kaj Filipinoj pri la Suda Ĉina Maro, kulpigis Ĉinion per la konflikta akriĝo inter Rusio kaj Ukrainio, punis ĉinajn entreprenojn kaj individuojn per longbraka regado. Serio da agoj de Usono serioze atencis justajn rajtojn kaj interesojn kaj eĉ kernajn interesojn de Ĉinio. Se Usono ne ŝanĝos sian strategion malhelpi kaj premi Ĉinion, la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono ne vere pliboniĝos.
Malgraŭ ŝanĝiĝoj de la interna politika situacio de Usono, Ĉinio kaj Usono havas respondecon senigi malfacilojn, trovi ĝustan vojon kaj turni “perspektivon de San-Francisko” en “realon”. Ĝuste kiel prezidanto Xi diris, kiel du grandaj landoj, Ĉinio kaj Usono devas respondeci pri la historio, la popolo kaj la mondo, kaj servi kiel stabiliga fonto de monda paco kaj akcelilo de komuna disvolviĝo.