Kion al la mondo portas la enteno de ĉina energio je “verdo”?
CMG Publikigita: 2024-08-31 18:52:02

Lastatempe, unu ĉina ŝipo, kiu transportis novenergiajn aŭtojn, komencis sian reveturon ekde Germanio. Tiu ŝipo jam transportis kelkmil novenergiajn aŭtojn al Hispanio, Britio, Nederlando kaj Germinio, kaj tiuj veturiloj kontentigis la pli kaj pli grandan postulon de la lokaj merkatoj.

Tio estas ekzemplo, ke la ĉina bonkvalita produktokapablo favoras la mondon. La 29an de aŭgusto la ĉinaj aŭtoritatoj eldonis la blankan libron “Energia transformiĝo de Ĉinio”, en kiu trovas sin granda kvanto da datumoj kaj kazoj kiuj elmontras la sukcesojn de Ĉinio en energia transformiĝo dum la lastaj 10 jaroj kaj gravajn kontribuojn de Ĉinio al la mondo en verda disvolvado.

Nuntempe, la mondo frontas al komunaj defioj, kiel energia sekureco kaj klimata ŝanĝiĝo, kaj samtempe renkontas komunan ŝancon rapidigi malaltkarbonan verdan disvolvadon. La raporto de la Internacia Agentejo por Energio pri “Renovigebla Energio 2023” indikas, ke Ĉinio estas gvidanto en la kampo de tutmonde renovigebla energio kaj ankaŭ ĉefa motoro por grandmezura kreskado de tutmonde renovigebla energio.

La enteno de ĉina energio je “verdo” ĉiam pli grandiĝas, kaj tio ne nur riĉigas tutmonde energian liveradon, sed ankaŭ malaltigas la koston de terglobe energia transformiĝo. Kaj krome, Ĉinio senĉese daŭrigas sian altnivelan malfermon al la ekstera mondo, kaj tio kreas novan eblecon por internacia kunlaboro en la kampo de pura energio.

Pli gravas ke, kiel plej granda evoluanta lando, Ĉinio promesis ke ĝi atingos karbonan neŭtralecon en plej mallonga tempo. Ĉinio daŭre helpas al la mondo en redukto de karbona ellaso kaj faras ke la tutmonda energio evoluu konstante.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree