“Ĉi tiuj tarifoj malfaciligas usonajn kompaniojn en enlanda kaj internacia konkurenco, kaj estigos pli da kaoso kaj malstabileco en la tutmonda provizĉeno”, usonaj industriaj rondoj kaj ekonomikistoj esprimis sian maltrankvilon, post kiam la Oficejo de Komerca Reprezentanto de Usono lastatempe anoncis la finajn rimedojn pri efektivigo de aldonaj tarifoj al ĉinaj varoj.
En majo de la kuranta jaro, la usona registaro anoncis, ke ĝi plue altigos tarifojn sur elektraj veturiloj kaj aliaj produktoj importitaj el Ĉinio, konservante la nunajn tarifojn 301 al Ĉinio. Tiu ĉi rimedo origine validiĝis en la 1a de aŭgusto, sed estis dufoje en la 30a de julio kaj la 30a de aŭgusto anoncita pri prokrasto pro tio, ke la usona registaro devus studi pli ol mil publikajn opiniojn. Malgraŭ granda nombro da oponoj kontraŭ aldonitaj tarifoj aŭ peto grandigi doganan sendevigon, la usona registaro fine rifuzis akcepti kaj agis obstine.
Analizantoj opinias, ke la politikaj implicoj malantaŭ la usonaj tarifoj estas tre klaraj. Kiam baloto de la usona prezidenta elekto alproksimiĝas, la konkuro inter la du politikaj partioj fariĝas pli furioza, kaj montri necedeman sintenon al Ĉinio fariĝis la tiel nomata "politika ĝusteco".
Dogana milito ne povas solvi la demandon, kaj sed povas damaĝi Usonon mem. La 14an de septembro, la novaĵ-agentejo Reuters citis en sia raporto la rimarkojn de Jason Oxman, prezidanto de la Usona Konsilio de Inform-teknologia Industrio, dirante, ke ekde la efektivigo de usonaj aldonaj tarifoj al importitaj ĉinaj varoj, entute 221 miliardoj da usonaj dolaroj perdiĝis al usonaj entreprenoj kaj konsumantoj. La usona registaro ĉiam deziras "protekti" lokajn industriojn per aldonaj tarifoj, kaj eĉ intencas revenigi la industrian ĉenon al Usono. Tamen, usonaj kompanioj ne volas.
Ĉi-foje, la usonaj tarifoj celas la novenergian industrion de Ĉinio. Antaŭe, ankaŭ la aŭtomobila fabrikanto Ford esprimis al la Oficejo de Komerca Reprezentanto de Usono sian oponon, dirante, ke artefarita grafito nun uzata de Ford estas preskaŭ tute liverita de Ĉinio, kaj ĝi estas ŝlosila materialo por baterioj de elektraj veturiloj. Iuj alilandaj amaskomunikiloj komentis, ke la fina decido de la usona registaro efektivigi aldonajn tarifojn plejparte ignoris la postulojn de usonaj aŭtofabrikantoj kaj kaŭzis ilian malkontenton.
Ankaŭ la usona popolo multe suferis de la aldonaj tarifoj. Laŭ la lasttempa raporto de CNN, usonanoj ankoraŭ pagas altajn prezojn por ŝuoj, valizoj kaj ĉapeloj depost kiam la registaro de Biden konservis la rimedojn de la aldonaj tarifoj anoncitaj de la registaro de Trump.
Usono devas tuj korekti siajn erarajn praktikojn kaj nuligi ĉiujn aldonajn tarifojn truditajn al Ĉinio. La ĉina flanko prenos necesajn rimedojn por firme defendi la interesojn de ĉinaj entreprenoj. Iu ajn forto neniel povas haltigi disvolviĝon kaj revigliĝon de Ĉinio.