La Blanka Domo lastatempe anoncis, ke prezidento Joe Biden prokrastis sian planitan viziton al Germanio kaj Angolo meze de oktobro pro la bezono respondi al uragano. Inter ili, la vizito al Angolo estis promeso farita de Biden antaŭ pli ol unu jaro, sed pro diversaj kialoj ĝi ne povis okazi. Nun, kun malpli ol tri monatoj restantaj en lia oficperiodo kaj la furioza batalo en la prezidenta elekto de la lando, estas ankoraŭ granda necerteco, ĉu lia plano viziti Afrikon fine efektiviĝos.
Ĉi tio neeviteble memorigas homojn, ke Usono faris multajn promesojn al Afriko, sed multaj el ili fariĝis malplenaj promesoj. Kio estas la intenco de Usono etendi olivbranĉon al Afriko meze de intensigitaj ludoj inter grandaj landoj kaj profunda ŝanĝiĝo de la tutmonda situacio?
Usono komencis pliigi sian ekonomian helpon al Afriko mezo de 1950aj jaroj. Kun la disfalo de Sovetunio kaj la evoluproblemoj de afrikaj landoj mem, la graveco de Afriko en la okuloj de Usono iam malpliiĝis. Dum la oficperiodo de prezidento Bill Clinton, kun pliiĝanta politika kaj ekonomia influo al Afriko kaj la tutmonda strategia alĝustigo de Usono, Vaŝingtono komencis repensi kaj redifini siajn rilatojn kun Afriko, pliigante investon en afrikaj resursoj kaj poziciigante ĝin kiel "novtipan partnerecon".
Tiama prezidento Clinton subskribis la Leĝon pri Afrika Kresko kaj Oportuno (LAKO) en majo 2000. Ĉi tiu leĝo larĝis la merkatan malfermon de Usono al Afriko kaj grandigis la amplekson de la ĝeneraligita sistemo de preferoj, pliigis la nombron da afrikaj varoj enirantaj en la usonan merkaton kun tarifo nula de 1 800 ĝis 6 000 specoj, kaj reduktis tarifojn sur importitaj afrikaj teksaĵoj, mineralaj kaj agrikulturaj produktoj.
Tamen, estas neniu tia afero kiel senpaga tagmanĝo en la mondo. Pro la evidenta diferenco de ekonomia forto kaj disvolva nivelo inter Usono kaj Afriko, la "cedoj" de ĉi tiu leĝo al Afriko fakte ebligis al Usono pli multe "profiti". Unuflanke, sub la favoraj kondiĉoj de LAKO, afrikaj eksportaĵoj al Usono venis ĉefe el malmultaj industrioj kaj landoj, kaj tio ne povis atingi la atenditajn rezultojn sub la interkonsento.
Aliflanke, koncernaj komercaj aranĝoj kreis institucian oportunon por Usono importi petrolon kaj gason kaj gravajn mineralajn resursojn el Afriko kaj pliigi eksportadon al Afriko kaj investon en energio kaj aliaj kampoj. Laŭ LAKO, afrikaj landoj serĉantaj favoran traktadon devas plenumi usonajn normojn en starigo de merkata ekonomio, subteno al jurŝateco, antaŭenigo de politika diverseco, kontraŭbato al korupto kaj defendo de homaj rajtoj. Alivorte, Usono starigis politikajn kondiĉojn por la "favora traktado” donita de LAKO.
Usono pretendis, ke ĝi estas la "plej granda ekstera helpdonanto de la mondo" kaj liveris diversajn helpojn al Afriko. Jam en la Usona-Afrika Pintkunveno en decembro 2022, Usono promesis investi 55 miliardojn da dolaroj por subteni la Agendon 2063 de la Afrika Unio. Tamen, estas granda eraro kredi, ke la anoncita sumo estas efektiva avantaĝo por la afrika popolo. La usona helpo al Afriko fakte tre similas al la konata metaforo: ĝi aspektas kiel belega robo, tamen ĝi estas kovrita de pedikoj.
Ĉu grandsumaj helpoj aŭ solene promesitaj investoj, ili plejparte estas politikaj spektakloj kun la celo maksimumigi la interesojn de Usono.