Pludaŭras en Zaozhuang la mildaj tagoj, antaŭ la malaltiĝo de temperaturo, kiun oni atendas ĉi jaron de la mezo de novembro. Kaj en la plaĉa vetero viglas Esperantaj agadoj. La 31-an de Oktobro la Studenta Klubo de Zaozhuang-Universitato kiel kutime partoprenis en la dutaga subĉiela agado de kluboj por varbi novajn membrojn. Voluntulinoj vigle allogis aliajn studentojn per ludo pri la prefikso “mal-“, donante kiel premion poŝtkarton de la Esperanto-Muzeo. La tagon antaŭe grupo de instruistoj de la Muzeo kaj de la Esperanto-fako de Zaozhuang-Universitato vizitis la malnovan Urban Bibliotekon en distrikto Shizhong. La institucio havas longdaŭrajn ligojn kun la internacia lingvo, ĉar ĝia unua etaĝo gastigis dum pluraj jaroj la oficejon de la loka Esperanto-asocio. Sun Mingxiao (Semio), la fondinto de la Muzeo, kaj Zhang Ya (Hirundo), la prezidantino de Shandong-a Esperanto Klubo, donacis al ties direktorinon librojn en Esperanto. Inter ili estis verkoj de famaj ĉinaj filozofoj esperantigitaj de la japana profesoro Sasaki Teruhiro kaj la kolora libro pri la Silka Vojo de Zhu Lirong.
1) La Studenta Esperanto-Klubo agadas
2) Studentino ludas per la prefikso “mal-“
Trans la strato, ni facile atingis nian ĉefan celon por la posttagmezo: Mezlernejon 41. Temas pri unu el la plej famaj mezlernejoj el la urbo, kies lernantoj havas kutime bonajn rezultojn en la ekzameno por eniri altlernejon. Tie atendis nin instruistino Ju Xiuna (Suna), kiu lernis Esperanton kun S-ro Semio kaj entuziasme interesiĝas pri klubaj agadoj, kiel nia lastatempa vojaĝo al Jeonju por partopreni en la Komuna Kongreso de Japanio kaj Koreio. Ŝi prezentis nin al la Lernejestro Sun Yanyang kaj al la lerneja Sekretario de la Komunisma Partio Zhang Yi, kiuj tre afable bonvenigis nin kaj niajn librajn donacojn, inkluzive de fabeloj tradukitaj el diversaj lingvoj al la ĉina pere de Esperanto. Ili varme akceptis la sugeston de S-ro Semio dediĉi tutan bretaron de la biblioteko al pliaj libroj en la internacia lingvo aŭ rilataj al ĝi. Same varme ili permesis, ke ni enkonduku Esperanton al lerneja klaso dum nia vizito kaj ke la juna instruisto Li Bochuan (Briko), diplomito de Poznano, revenu por plie instrui dum sia libera tempo, cele al la kreado de Lernanta Klubo. Grandaj persvadaj faktoroj estis la eblo estonte organizi korespondadon kun samaĝuloj de aliaj landoj kaj la intereso por instruistoj interŝanĝi spertojn kun internaciaj mezlernejaj gekolegoj.
3) Hirundo transdonas la librojn al la Lernejestro kaj Sekretario
La leciono mem estis tre plaĉa, ĉar granda klaso da lernantoj sekvis kun granda intereso. Ili jam konis kelkajn vortojn kaj simplajn frazojn en Esperanto dank’ al la pretiga laboro de Ju Xiuna. S-ro Semio donis al ili historian superrigardon de la rolo de la internacia lingvo en Ĉinio kaj en la mondo, enkondukante la bazajn gramatikajn regulojn. Choi Manwon el Koreio alparolis la lernantojn en la korea kaj en Esperanto kun ĉina traduko, motivigante ilin al plia lernado. Mi prezentis salutojn en diversaj lingvoj, kiujn la infanoj tre entuziasme ripetis, kaj mi instruis al ili kelkajn simplajn demandojn kaj respondojn. Fine Hirundo prezentis la Esperanto-Muzeon kaj la agadojn de la Shandong-a Esperanto-Klubo, inkluzive de nia vojaĝo al Koreio kaj de nia vizito al Hankuk-Universitato de Fremdlingvaj Studoj. Ĉiuj lernantoj ricevis broĉeton kun la verda stelo kaj poŝtkartojn de la Esperanto-Muzeo, sur kiujn ili petis meti niajn subskribojn.
5) S-ro Semio instruas pri Esperanto al mezlernejanoj
6) Mi instruas Esperanton en la klasĉambro
Krom la Esperanta agado, tre interesa por mi estis la vizito al la psikologia oficejo de la lernejo. En Italio kutime profesia psikologo, kiu ne estas instruisto, rondiras plurajn mezlernejojn kaj estas disponebla por konsultado fare de infanoj kaj instruistoj dum kelkaj horoj de la semajno, en tiam libera ĉambro. En la ĉina sistemo troviĝas tamen por tio bela granda oficejo kun pluraj ĉambroj kolore dekoraciitaj. En ĝi deĵoras regula instuisto de la lernejo, kiu havas ŝtatan psikologan atestilon, sed kiu mem instruas en klasĉambroj kaj do intime konas la infanojn ankaŭ en tiu situacio. La servo estas nur por infanoj, ĉar dezirantaj plenkreskuloj povas mem pagi konsultadon ekster la lernejo. Do, la tuta ejo estas pretigita pensante pri la grando kaj la ŝatoj de infano. Ĉe la enirejo estas komfortaj foteloj kun malalta tablo, sur kiu troviĝas lud-kartoj kun bildoj de plaĉaj aŭ malplaĉaj situacioj, de patrino kun infano aŭ amema juna paro ĝis svarmantaj formikoj aŭ tranĉilaj vundoj. La psikologo paroligas per ili la infanon kaj bone aŭskultas por kompreni la problemon. Proksima ĉambreto havas la interesan nomon de “Deklara elverŝa ĉambro”. En ĝi staras leda manekeno kun gluita papera kapo de dika viro. Streĉita infano povas libere pugnobati ĝin por ellasi siajn sentojn aŭ verki frazojn per koloraj feltoskribiloj kaj pendigi ilin sur verdan arbon pentritan sur la muro. La sekva ĉambreto estas dediĉita al muzika malstreĉiĝo. La infano merĝiĝas en ĝin sidante kun benditaj okuloj. Kaj la lasta ĉambro estas por stimuli fantazion. Sur bretaro troviĝas multe da statuetoj kaj la infano rajtas elekti siajn plej ŝatatajn kaj ludi per ili en lazura kvadrata ujo plena je sablo. La lazuro povas laŭplaĉe iĝi maro, lago aŭ ĉielo, portante la infanon en fabelan dimension kaj senbridigante la imagkapablon. Tre interesa estis por mi tiu sistemo, kiu ne kulpigas la infanon aŭ ties familion, sed kiu konsideras agresemon natura sento, kiu povas esti kanaligita per elverŝigaj agoj, montrante komprenon kaj liberigante fantazion. Certe ankaŭ en tiu psikologia kampo internacia interŝanĝo de spertoj faciligita per Esperanto povus esti tre fruktodona.