“Ĉinio rolos kiel la gastiganto de la Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (angle: APEC: Asia Pacific Economic Cooperation) en 2026, atendante ke ĉiuj partioj kune profundigu azipacifikan kunlaboradon kaj alportu bonon al la azipacifikaj popoloj.” La 16an de novembro laŭ la loka tempo la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping anoncis tiun informon en la 31a Neoficiala Kunveno de APEK, kiu de la perua ĉefurbo Limao disflugis tra la mondo. Post 12 jaroj Ĉinio denove estos la gastiganto de APEK. Laŭ la ekstera mondo tio reprezentas la decidemon kaj devon de Ĉinio, fari kontribuojn por azipacifika disvolviĝado.
Ekde la jaro 2013, en internacia scenejo Xi plurfoje traktis la koncepton kaj proponon pri formado de azipacifika sortkomunumo. Ĉi-foje, starante ĉe l’ vojkruciĝo de historio, Xi ree alportis ĉinan projekton.
Aktuale, la mondo eniris en novan periodon de tumulto kaj transformiĝo, la tergloba ekonomio kreskas malforte, unuflankismo kaj protektismo leviĝas, kaj la ekonomia tutmondiĝo renkontas kontraŭfluon. En tiu ŝlosila momento de historio Xi eksplicis, ke kvankam la ekonomia tutmondiĝo renkontas kontraŭfluon kaj ondoturnon, tamen la evolutendenco neniam ŝanĝis; unutempe la ekonomia tutmondiĝo kaptiĝas kaj per movforto kaj per rezisto, sed la movforto eklipsas la reziston; necesas ĝuste orientiĝi en la ekonomia tutmondiĝo, liberigi pli da pozitivaj efikoj el la ekonomia tutmondiĝo, kaj eniri en novan periodon pli vivecan, pli inkluzivan, kaj pli daŭrigeblan.
“Formi azipacifikan kunlaboran strukturon de malfermo kaj kontakto”, “krei verdan kreskigan energion en la azipacifika regiono” kaj “starigi ĝeneralan kaj inkluzivan evolukoncepton pri la azipacifika regiono” – jen la tri proponoj prezentitaj de prezidanto Xi en ĉi tiu pintkunveno de APEK, kaj tio montris la direkton por la nova epoko en kiu konstruiĝos azipacifika komunumo kun komuna estonteco kaj disvolviĝos la azipacifika regiono.
Ĉies evoluo estas vera evoluo. Por la azipacifika regiono la “kuko” de ekonomia disvolviĝado devas esti komune farita kaj distribuita de ĉiuj partioj, kaj tio, lasi pli da ekonomiaj unuoj kaj pli da civitanoj dividi la evoluajn fruktojn, ja estas la esenco de la ekonomia tutmondiĝo karakterizita de ĝenerala favoro kaj inkluziveco. En tiu ĉi pintkunveno prezidanto Xi eksplicis, ke Ĉinio faros amplekse profundigi reformon, antaŭenigi altkvalitan disvolvadon, firme sin teni en verda evoluado, kaj konstrui novan ekonomian reĝimon pli altnivelan kaj pli malferman. Ĉinio rekompencos la azipacifikan regionon per sia nova disvolviĝo kaj enverŝos novan energion por kresko de la tutmona ekonomio.