Respondeculoj de internaciaj organizoj kaj plurlandaj politikistoj gratulis Printempan Feston de ĉinoj
2025-01-29 09:32:37
Share

Okaze de la Jaro de Serpento laŭ la ĉina lunkalendaro, respondeculoj de internaciaj organizoj kaj plurlandaj politikistoj esprimis siajn bondezirojn en diversaj formoj al la ĉina popolo kaj eksterlandaj ĉinoj por la Printempa Festo, dezirante fortigi kunlaboron kun Ĉinio por kune krei belan estontecon.

Ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres per videoligo donis siajn printempfestan saluton. Li unue salutis ĉiujn ĉinojn en la mondo per la ĉina kaj la angla lingvoj kaj dankis Ĉinion kaj la ĉinan popolon pro firma subteno al UN, multflankismo kaj tutmondaj kunlaboroj.

Rusa prezidento Putin per video esprimis siajn bondezirojn al la ĉina popolo por la Nova Jaro kaj la Printempa Festo, li deziras prosperon kaj sanon al la ĉina popolo.

Ankaŭ ĉefministroj de Malajzio, Tajlando, Fiĝio, Benino, Papua-Novgvineo, Salomona-Insularo kaj aliaj politikistoj donis siajn bondezirojn por la festo al la ĉina popolo.