Ĉina Ministerio pri Komerco: Ĉinio firme prenos kontraŭrimedojn por protekti proprajn interesojn
Ĵaŭde proparolanto de ĉina Ministerio pri Komerco faris parolon pri deklaro de Usono pri “reciprokaj tarifoj”
Ĉinio rimarkis, ke en la 2a de aprilo laŭ la orient-usona tempo, Usono proklamis aldoni “reciprokajn tarifojn” al ĉiuj komercaj partneroj. Ĉinio firme oponas kontraŭ tio kaj rezolute prenos kontraŭrimedojn por protekti proprajn interesojn.
Usono asertas, ke ĝi suferis perdojn en internacia komerco kaj aldonas tarifojn al ĉiuj komercaj partneroj pretekste de tiel nomata "reciprokeco". Tiu ĉi ago ignoras la ekvilibron de interesoj atingitan en multflanka komerca intetraktado dum jaroj kaj ignoras la fakton, ke Usono longtempe profitis multe de internacia komerco. Laŭ subjektiva kaj unuflanka taksado, Usono venis al la konkludo, ke la tiel nomataj "reciprokaj tarifoj" ne konformas al la internaciaj reguloj kaj serioze damaĝis la justajn rajtojn kaj interesojn de koncernaj partioj, kio estas tipa unuflanka hegemomia ago. Multaj komercaj partneroj jam esprimis fortan malkontenton kaj klaran oponon.
Historio pruvis, ke aldono de tarifoj ne povas solvi la proprajn problemojn de Usono, ĉar tio ne nur damaĝas la proprajn interesojn de Usono, sed ankaŭ danĝeras la mondan ekonomian disvolviĝon kaj la provizĉenan stabilecon. Ne estas gajninto en komerca milito, kaj protektismo ne havas elirejon. Ĉinio urĝas Usonon tuj nuligi unuflankajn tarifojn kaj taŭge solvi disputojn kun komercantoj per egala dialogo.