Vizitu Forumon

Ombreloj fabrikitaj en Taoyuan populariĝas en tuta Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-12-18 16:46:11

Multaj ĉinoj ĉiam asocias la vorton Taoyuan kun la mirinda loko priskribita de ĉina antikva poeto Tao Yuanming. Li nomis la lokon Lando de Florantaj Persikarboj – fikcia lando de paco for de la tumulta mondo. En Qing-dinastio ie en Heshan, Guangdong-provinco la popolanoj plantis multajn persikarbojn ĉirkaŭ malnova templo. En printempo floris la persikaj floroj. Tial oni nomis la lokon Taoyuan. Nun en Taoyuan-urbeto estas multaj koloraj reklamtabuloj de ombrelaj fabrikoj anstataŭ persikaj floroj.

Taoyuan okupas 54 kvadratajn kilometrojn kaj havas 11 vilaĝkomitatojn kaj 2 loĝkvartalojn, kun 22 miloj da konstantaj loĝantoj. Post la ekpraktiko de reformado kaj malfermo de Ĉinio multe disvolviĝis la loka ekonomio. Nun estas 222 ombrelaj fabrikoj kaj ĉi-rilataj fabrikoj. La produktvaloro de ombrelfabrikado de la urbeto jam atingis 3,936 miliardojn da juanoj. La ombrelfabrikado kreis 15 000 oficojn, kaj 70% de la lokanoj povas enoficiĝi en sia hejmloko. La ombrelfabrikado de Taoyuan bonigis la vivon de lokaj popolanoj kaj fariĝis industria sektoro rilata kun la vivteno de lokanoj.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto