Vizitu Forumon

Ombreloj fabrikitaj en Taoyuan populariĝas en tuta Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-12-18 16:46:11

Ombreloj fabrikitaj en Taoyuan populariĝas en la tuta Ĉinio. Taoyuan jam fariĝis plej granda bazo de vendado kaj fabrikado de ombreloj en Ĉinio. La Ministerio pri Civilaj Aferoj aĉetas tendojn en Taoyuan por aranĝi civitanojn trafitaj de naturaj katastrofoj. Diversaj ombreloj fabrikitaj en Taoyuan okupas 70% de la enlanda merkata kvanto de la industrio.

Kiel laborintensa industrio kun malmultaj kapitaloj kaj malaltaj teknikoj la ombrelfabrikado de Taoyuan vizaĝas al novaj defioj en furioza konkurenco kaj bezonas trovi novan movforton por akceli sian disvolviĝon. Zhang Xuedong, ĝenerala sekretario de la Partia Komitato de Taoyuan-urbeto, klare konsciis, ke oni devas riĉigi la popolanojn kaj disvolvi la industrion per novigo. Tial Taoyuan-urbeto komencis malfermi novajn kampojn de investado, moderigi limigojn de investado, redukti imposton, kuraĝigi teknikan progresigon, fortigi trejnon de entreprenistoj kaj teknikistoj, liveri bonan servon al privataj entreprenoj kaj tiel plu. Serio da subtenaj rimedoj multe akcelis dsivolviĝon de ombrelfabrikado en Taoyuan.

Ombrelfabrikado en Taoyuan originis el metiejoj, sed nun ĝi jam realigis transformiĝon sub la gvidado de la loka registaro kaj fariĝis la industria sektoro rilata kun la vivteno de lokanoj.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto