Vizitu Forumon

Merkata perspektivo de ĉinaj aŭtoj en Afriko

(GMT+08:00) 2013-01-18 12:21:24     Redaktoro:Xu Yunying

En lastaj jaroj disvolviĝis afrika ekonomio, kaj kun ĉiu tago kreskas la bezonado de aŭtoj. Laŭ prognozo, ĉi-jare en la afrika merkato la totala vendokvanto de aŭtoj atingos 10 milionojn, kaj en la venontaj 10 jaroj la disvolva potenciala forto de la afrika merkato pri aŭto povos rivali kun la sudamerika merkato. Ĉina aŭta industrio kaptis la ŝancon kaj plirapidigis la disvolviĝon de la afrika merkato. Kelkaj aŭtomanufakturoj komencis sian aŭtproduktadon surloke.

En 2011 en Kejno la aŭtomanufakturo Foton komencis konstrui afrikan produktan bazon. Marte de 2011 la aŭtokompanio Geely subskribis kun iu egipta kompanio la interkonsenton de kunlaboro pri livero de aŭtopartoj por muntado kaj la kontrakton pri progranda vendo en Egiptio. Novembre de 2011 Mez-Afrika Disvolva Fonduso subskribis interkonsenton de strategia kunlabora kadro kun ĉinaj aŭtomanufakturoj Faw, Huachen, Chery kaj Limigita Kompanio de Ĉina Norda Veturila Korporacio, por puŝi la dividojn de produkta kapablo, kanalo, servo kaj informo, akceli la internacian strategion de la ĉinaj aŭtomanufakturoj kaj kune disvastigi afrikan merkaton.

Wang Xiaochun, vicdirektoro de Limigita Kompanio de Ĉina Norda Veturila Korporacio diris, ke la afrika merkato okupas pivotan pozicion en la aferoj de la kompanio.

"Ni opinias, ke la aŭta merkato de Afriko havas grandan potencialan forton, kaj tie la ĉinaj aŭtomanufakturoj havasmultajn ŝancojn. Ni firme kredas, ke niaj aŭtomanufakturoj, ne nur nia kompanio, sed ankaŭ Limigita Kompanio de Ĉina Nacia Peza Kamiona Korporacio, Limigita Kompanio de Dongfeng Aŭta Korporacio, Limigita KompanioYiqi kaj aliaj kompanioj, povos bone disvolviĝi kaj atingos grandajn sukcesojn en merkatoj de diversaj landoj de Afriko."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto