Vizitu Forumon

Merkata perspektivo de ĉinaj aŭtoj en Afriko

(GMT+08:00) 2013-01-18 12:21:24     Redaktoro:Xu Yunying

Post la agenta modelo en la komenco, ĉi-jare ĉinaj aŭtomanufakturoj komencis ŝanĝi komercan modelon kaj administran strategion. Samtempe afrikaj landoj pli kaj pli atentis la altiron de la aliandaj kapitaloj kaj multaj landoj publikigis serion da politikaj rimedoj, ekzemple simpligi formalaĵojn de investado praktiki preferan tarifon, fortigi konstruadon de fundamentaj instalaĵoj ktp. En tia okazo, ĉinaj aŭtomanufakturoj pligrandigis la investon en Afriko kaj komencis lokaligon de la aŭtproduktado. Wang diris,

"Ni jam rezignis la simplan agentan manieron kaj rekte investis en la loka merkato, kaj tiel ni ekhavis sian markon, sian esploradon kaj fabrikon, sian sistemon de detalado kaj servan retejon, kaj desponis pri niaj klientoj, kio estas malsama al la antaŭa administra maniero."

Kiam ĉinaj aŭtomanufakturoj pligrandigas produktan kapablon kaj vendon, ili ankaŭ atentas la starigon de marko. Wang diris,

"En la procezo de la eksterlanda strategio de ĉinaj aŭtomanufakturoj en la afrika merkato, ni pli multe portas siajn proprajn nacimarkojn. Kun la efektivigo de eksterlanda strategio kaj spertoj de eksterlanda komencado, ni pli kaj pli fortigas la konstruadon kaj protektadan konscion de niaj ĉefaj aŭtomanufakturoj. Per la malalta prezo kaj bona kvalito, spertoj de eksterlanda komencado kaj ŝanĝoj de komerca maniero kaj administra strategio, la ĉinaj veturiloj pli multe okupos la afrikan merkaton."


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto