Vizitu Forumon

Michael, tanzano serĉanta sonĝon en Ĉinio

(GMT+08:00) 2013-08-02 12:23:57     Redaktoro:Li Lu

Michael diras, ke li sukcesis teni kompanion en Yiwu pro tio, ke li serĉis tre taŭgan ĉinan partneron. Kvankam li lernas kaj vivas multajn jarojn en Ĉinio kaj bonege parolas en la ĉina lingvo, tamen li ja estas fremdulo; kaj krome, lia edzino ne interesiĝas pri komercado, kaj pro tio ŝi ne donas al li helpon. Ĝuste tiam yiwu-ano Huang Jianqiang aperis antaŭ li.

"Mi estas denaska yiwu-ano. En Yiwu estas multaj komercistoj el Afriko. En hazarda okazo mi konatiĝis kun Michael."

Post 3 jaroj ili, Michael, Huang Jianqiang kaj alia tanzano Ombeni kune fondis eksport- kaj import-kompanion. Huang Jianqiang diras:  

"Ni estas kvazaŭ anoj de unu familio. Ni estas kune ĉu manĝado, ĉu loĝado, ĉu veturado. Kiam aperas problemo, ni kunsidas por konsiliĝo. Mi estas la malplej aĝa. Ni ĉiuj estas fratoj, kvankam kelkfoje okazas kverelo inter ni."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto