
Je la 4a posttagmeze la senĉesa telefonalvoko provizore paŭzas. Nun estas tempo por trinki posttagmezan teon. Post iom da ripozo Michael denove revenas al sia oficejo kaj daŭrigas sian entreprenadon ĝis la laboro finiĝis.
Vespere Michael kaj Huang Jianqiang iras al araba restoracio por manĝi. Ĉi tie Michael diras al la raportisto:
"Ni havas planon. Kiam la entrepreno en Yiwu estos stabila, ni fondos agentejon en Guangzhou. Ni esperas, ke la kompanio estu pli granda. Mi revas, ke mi povas pli frue havi mian aŭtomobilon kaj domon. Kun la prosperiĝo de nia komerco, tiu sonĝo certe realiĝos."
1 2 3