vendrede 18-an de apr  2025 
Vizitu Forumon

Okazis unua gazetara konferenco de jarkunveno de TPK

(GMT+08:00) 2010-03-04 16:38:43
Litertipo ( Granda | Mezgranda | Malgranda )

La 5-an de marto en Pekino, inaŭguriĝos jarkunveno de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso. Antaŭtagmeze de la 4-a de marto, okazis la unua gazetara konferenco de la jarkunveno, proparolanto de la jarkunveno Li Zhaoxing konigis tagordon kaj preparon kaj respondis demandojn. En la gazetara konferenco, revizio de leĝo pri elektado, nacidefenda buĝeto, direkto de ekonomia politiko kaj aliaj temoj estas vaste atentataj de ĉinaj kaj fremdlandaj amaskomunikiloj. Karaj aŭskultantoj, nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton.

Li Zhaoxing unue konigis tagordon de la jarkunveno. Inaŭguriĝos la jarkunveno antaŭtagmeze de la 5-a de marto, kaj fermiĝos antaŭtagmeze de la 14-a de marto, la jarkunveno daŭros je 9 kaj duona tagoj. En la jarkunveno, oni aŭskultos kaj ekzamenos raporton pri registara laboro, ekzamenos kaj sankcios raportojn pri plano kaj pri buĝeto, ekzamenos kaj diskutos pri propono de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso pri "Projekto de leĝo de revizio de elektada leĝo de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj diverslokaj popolaj kongresoj" kaj aŭskultos kaj ekzamenos raporton pri laboro de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso.

Laŭ tagordo, en la kuranta jaro la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso petos ekzamenon kaj diskuton pri "Projekto de leĝo de revizio de elektada leĝo de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj diverslokaj popolaj kongresoj". Tio estos la 5-a revizio de la leĝo post 1979. La gravita punkto estas, ke urboj kaj la kamparo elektos reprezentantojn de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso laŭ sama loĝantara proporcio. Pri tio, Li Zhaoxing diris:

"Ĉinio posedas kondiĉojn, ke urboj kaj la kamparo elektos reprezentantojn de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso laŭ sama loĝantara proporcio. Tial, projekto de reviziita leĝo pri elektado difinis, ke urboj kaj la kamparo elektos reprezentantojn de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso laŭ sama loĝantara proporcio por pli bone enkorpigi la principon pri egaleco inter homoj, regionoj kaj naciecoj."

 <<  1 2  >> 
Komentu            Printu            Fermu
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto