Vizitu Forumon

Okazis unua gazetara konferenco de jarkunveno de TPK

(GMT+08:00) 2010-03-04 16:38:43

Parolante pri nacidefenda kosto, Li Zhaoxing konigis, ke en 2010 ĉina nacidefenda buĝeto estas 532,115 miliardoj da juanoj, pli multe je 7,5% ol tiu en 2009. Li montris, ke en 2010 la ĉina pliigita nacidefenda kosto ĉefe estos uzata por subteni militan reformadon kun ĉina trajto, altigi armean kapablon pri trakto de kontraŭsekuraj minacoj kaj fino de varia milita tasko kaj garantii diversajn reformadojn de armeo. Li emfazis, ke Ĉinio persistas en marŝo sur la pacdisvolva vojo kaj realigo de defenda nacidefenda politiko, la proporcio de ĉina nacidefenda kosto en ĉina totala enlanda produktovaloro ne estas alta. Li diris:

"En la lastaj jaroj, la proporcio estis nur preskaŭ 1,4%, pli malalta ol tiu de Usono, Britio, Francio kaj Rusio. Laŭ leĝo pri buĝeto kaj leĝo pri nacia defendo, la ĉina registaro senĉese altigas travideblecon de milita kosto, ĉiujare nacidefenda buĝeto estas metita en projekto de ŝtata buĝeto, ekzamenita kaj sankciita de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, dissendita al diversaj niveloj kaj fakoj por plenumo, kaj regita de ŝtataj kaj armeaj kontrolaj fakoj."

Ankaŭ ekonomia temo estas unu el fokusoj de la gazetara konferenco.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto