Vizitu Forumon

Ukrainio devas lerni de Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-11-07 18:09:50

Sinjoro Vasyl Gamianin esprimis, ke la lastajn jarojn rapide evoluis Ĉinio kaj pliboniĝis la vivo. Li esperas, ke estonte Ĉinio plu profundigos reformadon kaj malfermon kaj frue realigos la celon de la bonstata socio. Ankaŭ ĝia demonstra rolo favoros al Ukrainio. Li diris:

"La ŝtato, gvidantoj kaj la Komunista Partio de Ĉinio ege respondecas pri popolanoj kaj mi ĉiam sentas ĉi tiun devon. Ili forte solvas problemojn sociajn kaj mediprotektajn. Oni scias, ke necesas multaj monoj por la solvo, ili pagas tempon por la solvo, tio admiris min. Ankaŭ necesas longa tempo por ekonomia evoluado kaj disvolvado de spirita civilizacio, kaj la terorio pri scienca evoluado estas signifoplena kaj tute taŭgas al la nuna ĉina disvolviĝo."

Sinjoro Vasyl Gamianin tre atentas la tendencon de la ĉina diplomatia politiko kaj montriĝon de Ĉinio en la monda scenejo. Li diris, ke Ĉinio kontinue aktive disvolvas amikajn rilatojn kun najbaroj, aktive partoprenas en solvo de serio da gravaj regionaj kaj internaciaj problemoj, kaj en la internacia scenejo sin montris en la bona figuro de "respondeca ŝtato". Kiel sperta diplomato, kiu longtempe laboras pri disvolvo de la rilatoj kun Ĉinio, li opiniis, ke Ĉinio faris rimarkindan kaj evidentan kontribuon en protektado de regiona kaj monda paco, precipe ĝiaj atingoj ekonomiaj estas pli elstaraj. Li diris:

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto