Vizitu Forumon

Ukrainio devas lerni de Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-11-07 18:09:50

"Ekonomie la stabila kaj kontinuigebla disvolviĝo de Ĉinio estas la grava faktoro de la monda ekonomia stabilo. La ĉina ekonomio strikte rilatas al la monda ekonomio kaj okupas gravan lokon en la monda ekonomio. Kiam eksplodis la ekonomia krizo, Ĉinio faris gravan klopodon. Mi kuraĝas diri, ke aliaj landoj ne kapablas fari tion. Ĉinio ne nur tenis propran stabilecon kaj disvolviĝis, sed ankaŭ helpis al landoj de Eŭropo kaj Afriko venki la ekonomian krizon, kaj ĝi gajnis evidentan atingon."

En 2011 ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao faris ŝtatan viziton al Ukrainio, la du landoj establis la strategiajn kunlaborajn partnerajn rilatojn kaj unuafoje fondis vicĉefministronivelan kunlaboran komitaton. Sinjoro Vasyl Gamianin esperis, ke post la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio la du landoj tenos plu la altnivelan politikan dialogon kaj novaj gvidantoj de Ĉinio faros viziton al Ukrainio. Li esprimis, ke baldaŭ plenumiĝos grandaj investaj programoj inter la du landoj, kiel la konstruado de malpeza trako, kaj glatas dulandaj kunlaboroj en la kampoj de agrikulturo kaj energio. Li diris:

"Ekrealiĝas la sonĝo, kiun ni sopiras longtempe, ke la rilatoj inter Ukrainio kaj Ĉinio marŝis al enda komenca punkto kaj komencis rapidan evoluadon, tio kortuŝas min. Mi scias, ke ĉinaj gvidantoj estas tre amikaj al Ukrainio, vidas evoluadon de la dulandaj rilatoj en la lastaj du jaroj kaj esperas kreivan politikon por Ukrainio."


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto