Vizitu Forumon

Naciminoritataj delegitoj por la 18a de Tutlanda Kongreso de KPĈ

(GMT+08:00) 2012-11-08 14:32:45

Hong Hanying estas 47-jara ŝibeo kaj naskiĝis en Xinjiang. Ŝi laboras en la Ŝanhaja Universitato de Tradicia Ĉina Medicino. Ŝi bone konas kulturojn, kutimojn kaj morojn de naciminoritatoj kaj scipovas kelkajn naciminoritatajn lingvojn, tial la universitato komisiis al ŝi la gvidadon de studentoj el naciminoritataj regionoj.

Por helpi al la naciminoritataj studentoj frue akomodiĝi al la nova medio, Hong faris multajn klopodojn. En ĉiu septembro ŝi kunvokas novajn studentojn el diversaj kolegioj de la universitato por aŭskulti iliajn opiniojn kaj helpi al ili venki malfacilojn. Ŝia elstara laboro estis agnoskita de ĉiuj kolegoj kaj studentoj. Ŝi estis dankema pri sia elektiĝo kiel delegito por la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. "Por mi la elektiĝo estas tre granda honoro, kaj samtempe mi sentas, ke la honoro estas respondeco kaj tasko por mi.

Hong opinias, ke ŝi faris nur simplajn laborojn. Ŝi dediĉis sian amon al la studentoj kaj sincere helpis al ili realigi siajn proprajn revojn.

Inter delegitoj por la 18a Tutlanda Kongreso estas multaj aliaj naciminoritatoj, kiuj laboras sur ordinaraj postenoj same kiel Wei Dengdian, Metmetcan Umer kaj Hong Hanying. Wang Jingqing, vicdirektoro de la Departemento pri Organizado sub la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke pligrandiĝis la proporcio de naciminoritatoj inter la delegitoj; ĉi-foje estas 249 naciminoritatoj el 43 etnaj grupoj, pli multe je 7 ol tiuj por la 17a Tutlanda Kongreso, kaj ili okupas 11% de la tuta delegitaro.

La grava rolo de tiuj naciminoritataj kompartiaj membroj en la evoluo de la kompartio kaj la nacio estis agnoskita de ĉiuj aliaj membroj de la kompartio, kaj ĝuste pro tio pligrandiĝis la proporcio de naciminoritatoj inter la delegitoj por la 18a Tutlanda Kongreso.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto