Vizitu Forumon

Ĉina unua biomasa fabriko (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:24

La gubernio Shanxian de la ĉina provinco Shandong sidas en la ĉina orienta regiono, estas ĉina grava kotonprodukta bazo. En la fino de la lasta jaro ĉi tie, oni finkonstruis la unuan biomasan elektruman fabrikon de Ĉinio, biontoenergian elektruman limigitan korporacion Guoneng Shanxian. La korporacio estas elektruma fabriko utiliganta regeneran energion. Ĝi ne nur akcelis lokan ekonomian evoluadon, sed ankaŭ ŝparis energion kaj protektis medion.

Biomaso estas la tutmonda 4-a granda energio post karbo, petrolo kaj naturgaso, biomasaj brulaĵoj ĉefe estas pajloj de tritiko, kotono, maizo kaj sorgo kaj eluzitaĵoj de ligna prilaboro. Pro puro kaj mediprotekto, la speciala trajto de biomaso, la ĉina registaro jam rigardas ĝin kiel novan industrion, forte stimulas disvolvi ĝin kaj prenis biomasan sintezan ekspluaton kiel la gravan enhavon de strategio de energio en kontinuigebla evoluigo.

En septembro de 2004, la ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komitato oficiale difinis programon kaj konstruis ĉinan unuan biomasan elektruman fabrikon. Tiam la plej grava problemo ĝuste estis elekto de lokalo de la fabriko. Por biomasa elektruma fabriko kun pajloj de tritiko kaj kotono kaj eluzitaĵoj de agrikulturo kaj arbarkulturo kiel ĉefaj brulaĵoj, sufiĉa brulaĵa provizado estas la unua konsiderita problemo por elekto de la lokalo.

Estro de oficejo de energio de la gubernio Shanxian sinjoro Zhou Tingying esprimis, ke la gubernio estas tipa gubernio de agrikultura kaj ligna produktado, lokanoj grandaree plantas tritikon, kotonon kaj arakidon, tio liveras abundajn riĉfontojn de pajloj kaj lignoj al biomasa elektrumado. Li diris:

"En la gubernio, agrikultura loĝantaro nombras 970 mil, la totala loĝantaro 1,17 milionojn, agrena areo 1,47 milionojn da muoj, kotona areo 400 mil muojn, biomasaj riĉfontoj estas abundaj."

Post pli ol unu jaro, en la gubernio Shanxian Ĉinio finkonstruis la unuan biomasan elektruman fabrikon. Por garantii provizadon de pajlaj brulaĵoj, en la gubernio oni instalis 5 aĉetejojn de pajloj. La radiada areo de la 8 aĉetejoj estas vasta, ili okupas gradan areon kaj havas multajn laborantojn. La laborantoj respondecas pri klasifikado de diversaj biomasaj brulaĵoj, senditaj de kamparanoj.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto