Vizitu Forumon

Ĉina unua biomasa fabriko (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:24

Konstanta vicĝenerala direktoro de la biomasa elektruma limigita korporacio Guoneng Shanxian sinjoro Liu Chengjiang opiniis, ke ĉi tiuj brulaĵoj bone kontentigas bezonon de biomasa elektrumo. Li diris:

"Laŭ plano de la fabriko kotona pajlo estas ĉefa kaj maiza pajlo suplementa. Sed nun ne ekzistas diferenco. Kotonaj pajloj kaj eluzitaĵoj de agrikulturo kaj arbarkulturo ĉe la gubernio estas multaj, arbarkulturo evoluinta kaj materiala kvalito bona."

Lokanoj konigis, ke antaŭ la finkonstruo de la biomasa elektruma fabriko, kiel eluzitaĵoj, pajloj ĝenerale kolektiĝis en kampo, neniu zorgis kaj pensis, ke pajloj povas alporti ekstrean enspezon. La biomasa elektruma fabriko ŝanĝis eluzitaĵon al trezoro, sufiĉe utiligas lokajn abundajn riĉfontojn, uzas tritikajn kaj kotonajn pajlojn kiel biomasajn elektrumajn brulaĵojn kaj aportis egan enspezon al lokanoj. Direktoro en sinteza fako de la korporacio Guoneng Shanxian sinjoro Liu Guangqiang kalkulis konton por ni. Li diris:

"Per aĉetado de ĉi tiuj eluzitaĵoj, ĉiujare ni povas krei 40 milionojn ĝis 50 milionojn da juanoj al lokanoj, la cifero estas reala. Ĉiujare ni bezonas preskaŭ 200 mil tunojn da materialoj, la prezo de unu tuno estas preskaŭ 200 juanoj, tial ni kalkulis la ciferon."

La mono estas tre rigardinda por malgranda gubernio kun agrikulturo kiel ĉefa subtenilo. Nun en la tuta mondo, biomasa tekniko ankoraŭ troviĝas en la unuapaŝa evolua periodo, industriiga grado kaj komerciiga grado estas malaltaj, profito de multaj elektrumaj programoj ne alta.

Do, ĉu la biomasa elektruma fabriko povas repreni koston? Sinjoro Liu Chengjiang, konstanta vicĝenerala direktoro de la fabriko, neniam maltrankvilas pri la problemo. Li diris:

"Ni tre kontentas pri la programo, ĉiujare elektrumas 720 mil kilovat-horojn, ĝis la 2-a de junio de la kuranta jaro, ni sume elektrumis 97 milionojn da kilovat-horoj."

Cetere, medio de la gubernio kaj najbaroj estas klare plibonigita. Biomaso ne nur anstataŭis amason da karbo kaj petrolo, sed ankaŭ reduktis ellason de forceja gaso. Koncerna esploro de internaciaj establaĵoj de energio montras, ke pajlo estas tre bona pura brulaĵo, la meznombra sulfa enhavo estas grande malpli alta ol tiu de karbo. Biomasa elektruma inĝenieriaĵo alprenis multajn rimedojn por jungi polucion, tial biomasa elektrumado malmulte influas la medion.

Samtempe, reaĉeto kaj utiligo de agrikulturaj eluzitaĵoj helpis al lokanoj korekti la kutimon de liberĉiela bruligo de pajloj, kaj nun en la gubernio aperis pura aspekto. Sinjoro Liu Chengjiang, konstanta vicĝenerala direktoro de la korporacio Guoneng Shanxian, ĝoje sciigis al la raportisto:

"Kiel konstruantoj, ni tre ĝojas pro tio, ke ni povas produkti la unua-kilovat-horan "verdan elektron" por nia lando."

Laŭ informo, Ĉinio jam ellaboris multajn politikojn por stimuli evoluadon de programoj pri regenera energio kaj donos financan subtenon sur kapitala, teknika, esplora kaj ekspluata kampoj. Specialistoj montris, ke en ĉi tiu fono, evolua rapideco de ĉina industrio de regenera energio ege rapidos.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto