Vizitu Forumon

Vojo de sendependa kreo de ĉina aŭta industrio

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:24

En la lastaj dek jaroj ĉina aŭta industrio tenis rapidan kreskadon kaj laŭgrade fariĝis subtenila industrio de ĉina nacia ekonomio. Precipe en la 21-a jarcento, la ĉina registaro alprenis serion da rimedoj kaj forte subtenis aŭtajn markojn de sendependa kreo, krea kapablo de la ĉina aŭta industrio senĉese fortiĝas. Hodiaŭ ni konigos al vi staton de sendependa kreo de la ĉina aŭta industrio en la lastaj jaroj.

Laŭ multaj homoj, nivelo de ĉinaj aŭtomobiloj estas malalta kaj kvalito malbona, kaj ĉinaj aŭtomobiloj ne povas kompari sin kun internaciaj famaj markoj. Sed en la lastaj kelkaj jaroj, rapide disvolviĝis ĉinaj aŭtomobiloj kun sendependa marko. Antaŭ nelonge, la miliona aŭto de la aŭta korporacio Qirui estis finita, tio signifas, ke Qirui jam realigis la celon de sendependa marka kreo. La aŭta korporacio Qirui sidas en la ĉina meza provinco Anhui, nun la korporacio okupas pli ol 7% de la ĉina aŭta merkato, kaj okupas la 4-an lokon de ĉina pasaĝer-aŭta fako, ankaŭ eksporta kvanto de aŭtomobilo stabile okupas la unuan lokon en Ĉinio en sinsekvaj 4 jaroj.

Ĝenerala direktoro de la korporacio Qirui sinjoro Yin Tongyao esprimis, ke de la lastaj dek jaroj post la fondiĝo, la korporacio ĉiam persistas en la koncepto pri sendependa kreo, en la akra merkata konkurenco senĉese fortigas esploron kaj ekspluaton pri aŭtaj motoroj kaj ŝlosilaj pecoj por fortigi kernan konkurencan forton. Li diris:

"Esploro kaj ekspluato pri motoro alportis grandan bonaĵon al ni. Ni povas ekspluati diversajn aŭtotipojn, nun ni posedas motorojn kun diversaj ellasaj kvantoj, motoroj mem alportis amason da profitoj al ni, ĉar kiel finaj produktoj, motoroj povas esti vendataj. Nun multaj fabrikoj postulas niajn motorojn, nia provizado ne povas kontentigi la postulon."

Dank' al 10-jara evoluado, la korporacio Qirui jam posedas la kapablon de sendependaj esploro kaj ekspluato pri aŭto, motoro kaj iuj ŝlosilaj pecoj, la jaran produktan kapablon de 650 mil aŭtoj kaj 400 mil motoroj. La korporacio ankaŭ estas la ĉina unua entrepreno, kiu eksportas aŭtojn, motorojn, aŭtaproduktan teknikon kaj ekipaĵojn eksterlanden.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto