Vizitu Forumon

Vojo de sendependa kreo de ĉina aŭta industrio

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:24

Altnivela direktoro de la fama aŭta fabriko, itala korporacio FIAT, sinjoro Govanni Bartoli vizitis la korporacion Qirui por aĉeti motorojn. Li opiniis, ke la kvalito de motoroj de Qirui estas tre bona. Li diris:

"Ni volas trovi bonan kunlaboran partneron kaj aĉeti bonan motoron ĉi tie. Motoroj de Qirui havas tre bonan strukturon, ni povas adopti kaj garni tiajn motorojn al niaj aŭtoj."

Ne nur italoj, sed ankaŭ azianoj, afrikanoj kaj amerikanoj interesiĝas pri Qirui. Preskaŭ ĉiutage en Qirui funkcias simila intertraktado.

En la lastaj jaroj, ĉiujare ĉina aŭta produktokvanto kreskis per la rapideco de 25%, en 2006 atingis 7,2 milionojn kaj okupas monde la 3-an lokon, sub Usono kaj Japanio. La ĉina aŭta merkato estas la merkato kun plej akra konkurenco en la mondo, en la merkato ekzistas ne nur maturaj fremdlandaj aŭtaj fabrikoj, kunkapitalaj entreprenoj, sed ankaŭ sendependaj aŭtaj fabrikoj.

Sekve de la rapida evoluado de la ĉina aŭta industrio, ĉinaj aŭtoj kun sendependa intelekta proprieto kaj sendependa marko estas pli kaj pli multaj. Vicestro de ĉina asocio de aŭta industrio sinjoro Zhang Xiaoyu konigis:

"La ĉina registaro postulas, ke la aŭta industrio ne nur realigu kreskadon de kvanto, sed ankaŭ formu la kapablon de sendependa kreo. La aŭta industrio estas rigardata kiel ŝlosilo de ŝtata prosperigo de ekipaĵa fabrikado. En la industria politiko en 1994 kaj la disvolva politiko de la aŭta industrio en 2004, Ĉinio ĉiam emfazis sendependan kreon de la aŭta industrio kaj liveris multan subtenon kaj politikan favoron al sendependa kreo de la aŭta industrio."

Dank' al la forta subteno de la registaro kaj propra klopodado de entreprenoj, la ĉina aŭta industrio jam komprenis iujn ŝlosilajn teknikojn de aŭta produktado. Sur la kampo de altnivela aŭtomobilo, en la pasinteco Ĉinio dependis ĉefe de enkonduko de tekniko kaj kunkapitalo, de la lastaj jaroj altnivelaj aŭtoj kun sendependaj markoj kaj sendependa intelekta proprieto rapide kreskas, nun la merkata proporcio jam atingis 30%.

Specialistoj montris, ke post la ĉina aliĝo al Monda Komerca Organizo, pro rapida kreskado de la merkata proporcio de aŭtoj kun ĉina sendependa intelekta proprieto kaj sendependa marko, ne grandmezure pliiĝis ĉina aŭta importado, sed grandmezure pliiĝis ĉina aŭta eksportado. Laŭ statistiko, en 2006 kvanto de ĉinaj eksportaj aŭtoj dekobliĝis ol en 2000.

Sed la evoluigo de la ĉina aŭta industrio ankoraŭ alfrontas defion el energio kaj medio. Vicestro de la ĉina asocio de aŭta industrio sinjoro Zhang Xiaoyu esprimis, ke por ŝpari energion kaj redukti polucion, Ĉinio ellaboras serion da politikoj kaj rimedoj stimulantaj entreprenojn sendepende esplori kaj ekspluati aŭtojn energiŝparajn kaj mediprotektajn. Li diris:

"De investo en esploro kaj ekspluato ĝis la fina ĉenero de vendado, la ŝtato alprenos serion da politikoj por subteni aŭtojn kun nova energio kaj malalta ellasa kvanto, sendepende kreitajn kaj posedantajn sendependan intelektan proprieton."

Laŭ Zhang Xiaoyu, de 2006 ĝis 2010, Ĉinio pagos financan kapitalon je 1,5 miliardoj da juanoj por subteni esploron, ekspluaton kaj produkton de aŭtoj energiŝparaj kaj mediprotektaj. Tio efike akcelos investon de ĉinaj aŭtaj fabrikoj ĉi-flanke.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto