Vizitu Forumon

Hainan-a tropika altefika agrikulturo

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:37

Pro abundo je legomoj kaj tropikaj fruktoj, ĉina provinco Hainan estas titolita ĉinaj "legoma korbo" kaj "frukta plado". Agrikulturaj produktoj de Hainan estas ne nur liverataj al ĉinaj internaj pli ol cent grandaj kaj mezgrandaj urboj, sed ankaŭ eksportataj al Usono, Eŭropa Unio, Rusio, Japanio, Sudorienta Azio, pli ol 20 landoj kaj regionoj. En 2007, la kvanto de eksporto de ĉefaj agrikulturaj produktoj de Hainan proksimiĝis al 4,5 milionoj da tunoj, kaj la eksporta sumo superis 400 milionojn da usonaj dolaroj. Nun, disvolvo de tropika altefika agrikulturo jam fariĝis unu el gravaj strategioj de hainan-a ekonomia evoluigo.

En la fino de la lasta jarcento, por fari negocon, henan-ano Guo Zhirao faris multan merkatan enketon. Li trovis, ke kvalito de hainan-aj legomoj estas bona, kaj ekzistas granda merkato en la ĉina interno, tial li decidis fari aferon en Hainan.

"Antaŭ ol veni, mi trovis en enketo, ke ĉar Hainan havas sufiĉan lumon, vintra temperaturo estas relative alta, tial kvalito de hainan-aj legomoj estas bona, tiam ĝuste pro la hainan-a supereco, mi faris investon ĉi tie."

En 1999, Guo Zhirao fondis agrikulturan ekspluatan korporacion en Hainan. Laŭ postulo de la interna merkato, li direktis lokajn kamparanojn planti respondajn produktojn, la negoco estis pli kaj pli granda. Nun lia produkta bazo areas je preskaŭ 2 cent hektaroj, lia korporacio laboras pri plantado de vintraj legomoj kaj diversaj tropikaj fruktoj kaj plivastigo de merkatoj en Francio, Germanio, Kanado kaj aliaj landoj.

Novaĵ-proparolanto de agrikultura fako de la provinco Hainan Chen Yongwang diris, ke en Hainan, troviĝas multaj korporacioj pri plantado de agrikulturaj produktoj, kiel la korporacio de sinjoro Guo Zhirao, multaj fondiĝis en la 90-aj jaroj de la lasta jarcento. Tiam la provinca registaro faris la decidon pri disvolvo de tropika altefika agrikulturo kaj stimulis kamparanojn planti kontraŭsezonajn legomojn kaj fruktojn.

"Post fondo de la provinco en 1988, la registaro sufiĉe konis, ke la hainan-a konsuma merkato estas tre malgranda, loĝantoj multaj, ni konsideris formon de granda industrio de vintraj agrikulturaj produktoj. Tiam la enlanda merkato havis klaran mortan sezonon de provizado de legombaj produktoj, forcejaj instalaĵoj en la nordo ne disvolviĝis kaj breĉo de provizado de agrikulturaj produktoj estis klara. Hainan sufiĉe ludas la superecon de vintra natura forcejo, radioj estas sufiĉaj kaj pluvo granda, ni elmetis la projekton de reformado de kultiva sistemo, disvolvas vintran agrikulturon kaj kiel gravan manieron por pliigi enspezon de kamparanoj, tio alportis multan bonaĵon al kamparanoj."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto